Penka Batoeva

bulgara esperantlingva poetino
(Alidirektita el Penka Batoewa)

Penka BATOEVA (1898 - 1988) estis bulgara esperantlingva poetino.

Penka Batoeva
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1898 (1898-03-15)
en Razgrad
Morto 15-an de marto 1988 (1988-03-15) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto • poeto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"Mi naskiĝis en urbo Razgrad (Bulgario) - 1898 j. Tie mi finis la realan gimnazion. Ankoraŭ sur la benko de la lernejo min forte allogis literaturo, pentroarto, muziko kaj teatro. En ĉiuj ĉi entreprenoj mi aktive partoprenis. Mi arde ilin sopiris, tie estis mia inklino.

Tuj post fino de la lernado mi edziniĝis. Ege juna mi naskis tri infanojn - filon kaj du filinojn. Nun mi havas ankaŭ kvar genepojn kaj ses pragenepojn. Kiam mi estiĝis kvindekjara, mia edzo forpasis. Antaŭ lia morto mi promesis neniam plu edziniĝi kaj mi plenumis mian promeson.

En la plej gravaj momentoj de mia vivo, mi elektis lingvon esperanto kiel lumturo, kiel savboato. La lingvon mi komencis studi en 1958 j. Unua mia instruisto estis ing. Aleksander Kurtev, poste - Ivan GANEVNano NANEV. En la plej supera grado min instruis la hungara profesoro J. Serdaheli.

Asen Grigoeov faris al mi komplezon en la versoverkado. En la literatura rondeto, kiun li gvidas, mi partoprenas jam dekkvin jarojn.

Mian unuan literaturpremion mi ricevis de redakcio de "Bulgara Esperantisto". Mi partoprenis ankaŭ tie internaciajn konkursojn en Italio kaj mi ricevis tri premiojn.

La ĉeĥa komponisto Lubomir HUB komponis muzikon al dudek miaj poemoj.

Mi dankas kore al ĉiuj miaj helpantoj."

(Penka Batoeva)