Pennisetum purpureum

Elefantgreso (Pennisetum purpureum, Schumach. 1827) (aŭ Uganda greso) estas specio de greso de familio poacoj indiĝena de la tropikaj herbejoj de Afriko. Ĝi estas alta staŭdo, iĝante al 2-4.5 metroj alta, malofte ĝis 7.5 metroj, kun folioj 30-120 centimetrojn longaj kaj 1-5 centimetrojn larĝaj. Estas centoj da varioj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Greso Elefanto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Paniceae
Genro: Pennisetum
Pennisetum purpureum
Schumach., 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo Elefanto devenas el la fakto ke tiu greso estas favorata manĝaĵo de elefantoj.

Kultivado redakti

Furaĝo redakti

Ĝi havas tre altan produktivecon kiel furaĝherbo por brutaro kaj faŭno.

Biofuelo redakti

Ĝi povas esti mortigita pro malforta frosto sed estas kutime rikoltitaj antaŭ vintro tiel ke ĝi povas esti bruligata en elektrocentraloj. Ĝi havas tre altan produktivecon kiel biofuela kultivaĵo.

Biologia lukto kontraŭ plagoj (plantdamaĝuloj) redakti

Ĝi estis proponita kiel kontraŭrimedo al la maizoborulo en Nordameriko, ĉar ĝi altiras kaj kaptas tiun damaĝbeston[1]. Ĝi estas alelopata al trudherbo Strigao (Striga sp).

Erozia kontrolo redakti

Ĝi estis plantita en Kenjo sur artefaritaj terasoj helpante ĉesigi erozion, laŭ John Seymour.

Media rekuperigilo (grundo–rekupera planto) redakti

ABC Science raportas ke "teamo da aŭstraliaj kaj ĉinaj sciencistoj asertas esti iniciatintaj metodon, utiligante ĝin kiel fitorekuperigilo por purigi poluitan teron kaj disponigi ekologie renoviĝantan energian rimedon en la procezo."[2]

Referencoj redakti

  1. Dr. Ricarda Steinbrecher, atestaĵo al Forstado Komisiono de Senato de Kanado, 5 decembro 2006
  2. Herbo povas iĝi toksa rubenergio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Wikimedia Komunpaŝtejo havas amaskomunikilojn rilatigitaj al: Pennisetum-purpureum
  • Datumoj rilatigis al Pennisetum purpureum ĉe Vikispecioj