Pepe LIENHARD (n. 23-an de marto 1946 en Lenzburg; kun nomo Peter Rudolf Lienhard), estas svisa bandestro, kaj muzikisto kaj aranĝisto (komponisto), kaj ludas Saksofonon kaj Fluton.

Biografio redakti

  • Pepe Lienhard fondis en lernejo bandon kun nomo „The College Stompers“. Poste li studis juron ĝis 1969 kaj fondis profesian bandon (6 muzikistoj) kaj faris multajn diskojn.
  • La unua sukceso estis Sheila Baby.
  • En 1977 la bando partoprenis kun la virtuoso per alpa korno Mostafa Kafa'i Azimi kun la titolo Swiss Lady por Svisujo en Eurovision Song Contest kaj havis la sesan lokon.
  • 1980 Pepe fondis grandan bandon, Pepe Lienhard Orĥestron.
  • Ekde 1982 li faris kaj faras la turneojn kun la muzika eminentulo Udo Jürgens.
  • Li ludis ankaŭ kun multaj aliaj muzikistoj, kun Sammy Davis Jr. kaj Frank Sinatra.

Gravaj titoloj redakti

  • Sheila Baby
  • Swiss Lady
  • Piccolo Man
  • Pretti Woman

Diskaro redakti

  • LEANHARD (1974)
  • Swiss Lady (1977)
  • Pop x 6 (1978)
  • It's the right time (1979)
  • Saxy LiebesTraum (1996)
  • The Swing Goes On (2003)
  • Music Is My Life (2004)
  • Sounds Great (2005)
  • Let's Dance pri elsendo Let's Dance kun Hape Kerkeling (RTL)

Turneoj redakti

  • Pepe faris turneon en Svisio en januaro 2011 per 15 koncertoj en 8 svisaj urboj kaj 2 finaj koncertoj en Zuriko la 22-an kaj 23-an de januaro.

Eksteraj ligiloj redakti