Periodoj de literaturo

Periodoj de literaturo, literaturaj periodojliteraturaj epokoj (ankaŭ nomitaj movadoj) estas mensaj dividoj per kiuj la pristudanto aŭ simpla ŝatanto de literaturo povas ordigi, klasifiki kaj lokigi la diversajn literaturajn produktajoxjn laŭlonge de la historio. La bazo de tiu sistemo kuŝas sur la supozo, ke de tempo al tempo la komuna modo aŭ mondokoncepto varias en difinita mondoregiono kaj tiamaniere ŝanĝas ankaŭ la literaturan produkton. Tio taŭgas ne nur por literaturo, sed ankaŭ por aliaj artaj produktaĵoj (muziko, arkitekturo, ktp) kaj eĉ aliaj kulturaj kamparoj (religio, filozofio, moroj, ktp.).

En Eŭropo redakti

Ekzemple en Eŭropo oni kutimas pripensi la kulturan historion de la kontinento post la klasika erao laŭ jenaj periodoj:

En Japanio redakti

  • Antikva
  • Klasika
  • Mezepoka
  • Fruamoderna
  • Moderna

En Turkio redakti

  • Antaŭislama periodo
  • Islama periodo
  • Respublika periodo

Subdividoj redakti

Kompreneble la multnombraj verkoj eblas klasigi nur en plej kompleksa ordigo. Tiele en tiuj ampleksaj periodoj eblas diferencigi inter pli precizaj epokoj, inter stilaj skoloj, foje laŭgeografiaj skoloj, ktp. Krome kaj ĉefe dum la 20-a jarcento la granda kvanto de literaturo verkita kaj konsumita en ĉiuj landoj permesas la subdiferencigon de plej precizaj grupoj de verkistoj: konatuloj, samideanoj, ktp., kiuj tre ofte verkas similmaniere.