Persona prelateco

La persona prelateco estas genre hierarkia institucio de la Katolika eklezio, starigita de la Apostola Seĝo por alestigi apartajn paŝtistajn aktivecojn, por diversaj regionoj aŭ por diversaj socìaj grupoj. Ĉefas en tiu persona prelateco prelato kiu, helpata de pastroj kaj diakonoj de la sekulara klerikaro enĉarnirigitaj en lia prelateco, plenumas paŝtistan mision avantaĝe de fideluloj de la prelateco mem. Povas partopreni en yiu misio ankaŭ laikoj kiuj organike kooperas en la prelateco, laŭ manieroj starigitaj en la statusoj.

La precipa karakterizo de la persona prelateco estas tiu de la neligiteco al teritorio, kiel la teritoria prelateco, sed kun havo de popolo, ankaŭ se disa ene de aliaj teritoriaj diocezoj, formita de fideluloj kiuj havas ion komunan (ekzemple: nacia deveno, specifa celo, profesio, socia kondiĉo…). Al la prelato, kiu ne estas necese episkopo, estas rekonataj iuj prerogativoj propraj de tiu kiu estas ĉefo de eklezia distrikto, (kiel enĉanirigi klerikojn, starigi seminarion kaj, ĝenerale, plenumi la paŝtistan regon de sia prelateco.[1][2]

Ankaŭ la konsekritoj povas aparteni al persona prelateco, kiel estas montrate el la fakto ke tiu jura figuro estis proponita ankaŭ al la lefevrianoj, se ili akceptus reveni Katolikan Eklezion. .[3]

En la kanona juroRedakti

Unuafoje antaŭproponita en la Dua Vatikana Koncilio en dokumento Presbyterorum Ordinis, la persona prelateco estis starigita de Paŭlo la 6-a per motu proprio Ecclesiae Sanctae kaj normigita en la kanonoj 294-295-296-297.

Ĝis nun nur la Opus Dei obtenis tiun ŝtaton (iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a), kaj iuj grupoj de la anglikanaj fideluloj pasintaj al katolikismo. Sume: tiu nova strukturo apartenas al la katolika hierarkio kaj do nekonfuzendas kun la oficialaj katolikaj asocioj (kunfrataroj). La membroj de la persona prelateco ne ĉesas aparteni al la loka diocezo, kies paŝtistaj normoj kaj juraj devigas ankaŭ ilin.

NotojRedakti

Vidu ankaŭRedakti