Pertoltice (distrikto Liberec)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pertoltice |
Pertoltice (germane Berzdorf b. Friedland) estas municipo en nordo de Ĉeĥio, en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas en Fridlanta terlango proksimume 5 kilometroj norde de urbo Frýdlant sur rojo Pertoltický potok. Vivas ĉi tie 301 loĝantoj (2024). La propra municipo havas du partojn: Horní Pertoltice kaj Dolní Pertoltice.
Pertoltice | |||
germane Berzdorf b. Friedland | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Joŝto en Dolní Pertoltice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pertoltice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Frýdlant | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Fridlanta montetaro | ||
Situo | Pertoltice | ||
- alteco | 275 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 58′ 56″ N 15° 04′ 54″ O / 50.98222 °N, 15.08167 °O (mapo) | ||
Areo | 10,15 km² (1 015 ha) | ||
Loĝantaro | 301 (2024) | ||
Denseco | 29,66 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 73 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564311 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pertoltice (Liberec District) | |||
Retpaĝo: www.obecpertoltice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Tra la municipo kondukas ŝoseo I/13 el Frýdlant al limpasejo Habartice–Zawidów.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Habartice, Černousy, Višňová, Bulovka kaj Miedziana.
Historio
redaktiEn la 17-a jarcento Pertoltice estis dividita inter du municipoj: Horní Pertoltice kaj Dolní Pertoltice. Sub la Dolní falis ankaŭ domaro Nové Pertoltice (iam nomata ankaŭ Prostřední) fondita en la jaro 1782. La municipoj situis ja ĉe la grava ŝoseo, sed ili konservis agrikulturan karakteron. Ili havis ankaŭ komunan lernejon, kiu ekde la jaro 1892 havis sidejon en lerneja konstruaĵo en Dolní Pertoltice. En la 1930-aj jaroj Pertoltice havis 469 germanajn kaj 11 ĉeĥajn loĝantojn. Post fino de la dua mondmilito kaj forŝovo de germanaj loĝantoj venis en Pertolticeon enloĝigintoj el ĉirkaŭaĵo de Jičín, Mladá Boleslav kaj Turnov. Horní kaj Dolní Pertoltice estis kunigitaj fine de la jaro 1949. La 1-an de majo 1980 Pertoltice fariĝis konsisto de Habartice. La administran memstarecon ĝi akiris denove la 1-an de januaro 1991.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 225 |
1880 | 1 108 |
1890 | 1 034 |
1900 | 987 |
1910 | 932 |
1921 | 897 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 926 |
1950 | 438 |
1961 | 372 |
1970 | 326 |
1980 | 269 |
1991 | 229 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 237 |
2014 | 286 |
2016 | 288 |
2017 | 291 |
2018 | 287 |
2019 | 291 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 294 |
2021 | 280 |
2022 | 288 |
2023 | 299 |
2024 | 301 |
Partoj de municipo
redaktiMemorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Joŝto en Dolní Pertoltice
- Bieno de Reiniš
- Domo de Hasler
Pluaj fotoj
redakti-
Bieno de Reiniš
-
Domo de Hasler
-
Domo n-ro 56
-
Memoriga kverko
-
Vespero ĉe Nové Pertoltice