Pertti Torstila

finna ŝtatoficisto kaj diplomato

Pertti Juhani TORSTILA (naskita la 13-an de februaro 1946 en Kampara komunumo de Jyväskylä) estas finna ŝtatoficisto kaj diplomato kiu havis longan karieron en la Eksterpolitika Ministerio de Finnlando. Antaŭ sia emeritiĝo, li funkciis kiel Ŝtata Sekretario de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de 2006 ĝis 2014.

Pertti Torstila
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1946 (1946-02-13) (78-jaraĝa)
en Kampara komunumo de Jyväskylä
Lingvoj franca
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Nacia Lernejo pri Administrado
Okupo
Okupo diplomato
vdr

En junio 2014, Torstila estis elektita prezidanto de la Finna Ruĝa Kruco.

En majo 2015, Torstila ricevis honordoktorecon ĉe la Fakultato de Sociaj Sciencoj de la Universitato de Budapeŝto (Eötvös Lorand).