Peruo en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La perua teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 35 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la perua teamo estis Daniella Rosas kaj Lucca Mesinas dum la malferma ceremonio respektive Alexandra Grande dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon.

Peruo en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Daniella Rosas kaj Lucca Mesinas (malfermo)
Alexandra Grande (fermo)
Sportistoj 35 en 17 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Olimpika Komitato Perua (hispane Comite Olímpico Peruano), neprofitdona organizaĵo fondita en 1924 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1936, la jaro en kiu unuafoje perua teamo vojaĝis al Somera Olimpiko. De tiam, perua teamo partoprenis en ĉiu somera olimpiko escepte de tiu en 1952.

Eksteraj ligiloj redakti