Pesti Hírlap

(Alidirektita el Pesti Hirlap)

Pesti Hírlap [PEŝti HI:rlap] (Peŝta Gazeto) estis nomo de pluraj hungaraj politikaj gazetoj.

La unua redakti

La unua Pesti Hírlap aperis ekde la hungara reformepoko, 1841 ĝis malvenko de la liberecbatalo en 1849. Ĝin komence (ĝis 1844) redaktis Lajos Kossuth kaj estis grava periodaĵo de la tiama opozicio. La aŭstra registaro forigis Kossuth-on en 1844 el la redakcio.

Redaktantoj estis ankaŭ: Antal Csengery kaj László Szalay.

La dua redakti

La dua Pesti Hírlap aperis ekde 1878 ĝis 1944. La posedanto kaj ĉefredaktoro estis Károly Légrády. La gazeto estis tiam modere konservativa kaj dum la unua mondmilito akiris duonmilionan ekzempleraron. Ĝi novaĵo estis post la malnovaj, grandformataj gazetoj la pli malgranda formato kaj enkonduko de temosistemo.

Redaktantoj estis:Jenő Benda, Gusztáv Beksics, Lajos Berecz, Nándor Borostyáni, József Csukássy, Géza Kenedy, Imre Légrády, Ottó Légrády, Gusztáv Lenkey, József Schmittely.

Plej grava publikisto estis Emil Nagy.

La tria redakti

La tria Pesti Hírlap aperis inter 1992 kaj 1994. Posedanto kaj ĉefredaktoro estis András Bencsik.

Eksteraj ligiloj redakti

La kvara? rete, redaktate de junaj ĵurnalistoj Dániel Kőszegi kaj Szilveszter Miklovicz