Petelea

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Petele)

Petelea (hungare: Petele, germane: Birk) estas komunumo en Rumanio sude de Reghin. En 1910 ĝi havis 2 015 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj) kaj en 1992 2 372 (rumanoj, ciganoj, 5 % hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Habic.

Petelea
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Petele (hungare), Birk (germane)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 44′ N, 24° 43′ O (mapo)46.73027777777824.71Koordinatoj: 46° 44′ N, 24° 43′ O (mapo)
Petelea (Rumanio)
Petelea (Rumanio)
DMS
Alto super maro 356 m
Poŝtkodo 547460
Loĝantaro
– komunumo 2.977 (en 2011)
– vilaĝo 2,683 (en 2011; 2.455 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 118806
vdr

Petelea situas sur la maldekstra bordo de rivero Mureș. Ĝi havas stacion ĉe la fervoja linio inter Târgu Mureș kaj Reghin. La nacia vojo DN15 inter la samaj du urboj trapasas ĝin.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti