Peter Zacho

dana instruisto, esperantisto kaj movada aktivulo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Peter ZACHO (naskiĝis en 1911 - mortis la 12-an de decembro 1991 en Danio) estis dana instruisto, esperantisto kaj unu el la ĉefaj agantoj de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM).

Peter Zacho
Persona informo
Naskiĝo 1911
Morto 12-an de decembro 1991 (1991-12-12)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Kirsten Zacho
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zacho esperantistiĝis en 1935 kaj dum pluraj jardekoj estis membro en Universala Esperanto-Asocio (UEA), por kiu li tre sukcese gvidis la filatelan fakon. Post la Universala Kongreso de Hamburgo en 1974 kaj la sekva "malgranda skismo" per la fondo de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM) sub la gvido de la ĝistiama UEA-prezidanto Ivo Lapenna, Zacho forte subtenis lin, eldonante ties Hamburgo en retrospektivo (2-a eld. 1977), Kritikaj studoj defende de Esperanto (1987), Juraj terminologiaj problemoj (1987), kaj la NEM-revuojn Perspektivo (1976-1981) kaj Horizonto (1982-1987), kiuj provizis forumon por la agado de Lapenna de post 1974. La Eldonejo Perspektivo, fondita de Zacho en 1976, eldonis ankaŭ la verkon 'Memorlibro pri la Internacia Jubilea Konferenco en Graz 1987 (1984). Zacho estis estrarano de la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) kaj sekretario-kasisto de Fondaĵo Ivo Lapenna, kiun li fondis kun Paul Neergaard en 1984.