Petite-Synthe
Petite-Synthe (jen france, nederlande Klein-Sinten, okcidentflandre Klêen-Sintn) estas malaperinta komunumo de franca departemento Nord. Ĝi kunfandiĝis kun Dunkerque en 1972 kaj de tiam ĝi estas distrikto (sudokcidente de la centro). Ĝi havas ĉirkaŭ 16 700 loĝantojn, ĝia areo estas 1 145 hektaroj.
Petite-Synthe | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Malaperinta en | 1-a de januaro 1972 | ||
INSEE kodo | 59460 [+] | ||
Poŝtkodo | 59640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 911 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 1′ N, 2° 21′ O (mapo)51.0230562.352778Koordinatoj: 51° 1′ N, 2° 21′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Petite-Synthe [+] | |||
Najbaraj komunumoj redakti
Petite-Synthe estas loĝkvartalo, situanta sudokcidente de Dunkerque.
Historio redakti
En 1658 post la Batalo de la Dunoj (1658) gajnita de Henri de La Tour d'Auvergne alidire Turenne, Dunkerque fariĝis angla. La angla posedo ampleksis ne nur la urbon Dunkerque, sed ankaŭ teritoriojn, iuj el kiuj ĝis tiam estis sub la aŭtoritato de la kastelaro de Bergues: Mardyck, Grande-Synthe, Petite Synthe, parto de Armbouts-Cappel, Cappelle-la-Grande, parto de Coudekerque, Téteghem, Uxem, Ghyvelde, Leffrinckoucke, Zuydcoote. En 1662, Ludoviko la 14-a aĉetis ĉi tiun teritorion de la angloj, Petite Synthe fariĝis franca [1].
En 1877, Petite-Synthe cedis parton de sia teritorio kiu fariĝos Saint-Pol-sur-Mer [2] (en 2010 la komunumo Saint-Pol-sur-Mer ankaŭ fariĝos parto de Dunkerque).
En 1888, Petite Synthe situis sur la fervoja linio Dunkerque-Bourbourg kaj havis stacidomon [3].
-
Blazono de Petite-Synthe. -
Flago de Petite-Synthe.
Distriktoj redakti
- Distrikto Banc Vert (Dunkerque)
- Distrikto Pont Loby (Dunkerque)
- Distrikto Pasteur (Dunkerque)
- Industria zono (Petite-Synthe, Dunkerque)
- Distrikto Progrès (Dunkerque)
- Sankta Nikolao
Monumentoj redakti
- Preĝejo de Sankta Antonio el Padovo
- Preĝejo de Sankta Nikolao
- Eksa lernejo por knaboj
Edukado redakti
- 8 publikaj infanvartejoj kaj elementaj lernejoj
- 1 privata infanvartejo kaj elementa lernejo
- 7 publikaj elementaj lernejoj
- 1 privata elementa lernejo
- 2 publikaj altlernejoj
- 1 Regiona Belarta Lernejo
- 1 muzika lernejo
- 1 publika mezlernejo, kiu estis la plej granda en Eŭropo kiam ĝi estis konstruita: la mezlernejo de Eŭropo
Folkloro redakti
- Karnavalo (la sabaton post "Mardi Gras")
- Sankta Martena Tago (la 10-an de novembro)
- Festo de la Fortikaĵo
- Karnavalo.
- Loka merkato mardon matene sur placo Sankta Nikolao kaj ĵaŭdon matene sur placo Ludoviko XIV.
Sekureco redakti
- Urba Polico.
Famuloj redakti
- Jean-Noël Vandaele, pentristo, loĝis ĉe la Kolegio Michel De Swaen de 1977 ĝis 1979.
- Jean-Baptiste Trystram (filo) (1845-1927), Senatano de Nord kaj Prezidanto de la komerca ĉambro de Dunkirko mortis en Petite-Synthe.
- Edmond-Louis Blomme (1828-1910), franca kaj flandra verkisto, estis instruisto tie.
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligoj redakti
- Oficiala retejo (Dunkerque)
Fonto redakti
Ĉi tiu artikolo devenas de traduko de la franclingva Vikipedio-artikolo fr:Petite-Synthe. Vidu la liston de aŭtoroj [1].