Petr Jiráček
Petr Jiráček estas Ĉeĥa futbalisto. Li naskiĝis la 2-an de marto 1986 en Tuchořice, distrikto Louny, tiutema Ĉeĥoslovakio, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la germania klubo VfL Wolfsburg - antaŭe li de 2008 ĝis 2012 estis profesia futbalisto de la klubo FC Viktoria Plzeň.
Petr Jiráček | |
---|---|
Petr Jiráček en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1986 (38-jaraĝa) en Tuchořice |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Petr Jiráček ekde la jaro 2011 estas membro de la Ĉeĥa nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Petr Jiráček – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)