Petrovice (Jablonné v Podještědí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petrovice

Petrovice (germane Petersdorf) estas cismontara vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km norde de urbo Jablonné v Podještědí. Tra Petrovice kondukis malnova komerca pado el Bohemio ĝis Zittau. Proksime de la municipo estis trovita malnova antikva monero kun bildo de imperiestro Gallienus el la jaro 258, kio pruvas foran uzado de tiu ĉi vojo. Sur teritorio de la vilaĝo troviĝas limpasejo Petrovice / Lückendorf. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 86 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 168 loĝantoj.

Petrovice
germane Petersdorf
vilaĝo
Preĝejo de La plej sankta Triunuo en Petrovice
Oficiala nomo: Petrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Jablonné v Podještědí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Luzacia montaro
Najbaras kun Lückendorf Germanio
Domoj 86 2011
Situo Petrovice
 - koordinatoj 50° 48′ 32″ N 14° 46′ 02″ O / 50.80889 °N, 14.76722 °O / 50.80889; 14.76722 (mapo)
Katastro 5,9 km² (590 ha) Petrovice v Lužických horách
Loĝantaro 168 (2021)
Denseco 28,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petrovice (Jablonné v Podještědí)
Portalo pri Ĉeĥio

Petrovice situas en katastra teritorio Petrovice v Lužických horách kun areo 5,9 km².

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391.

En la jaro 1620 tra Petrovice fuĝis el Bohemio vintra reĝo Frederiko Palatinato ĝis silezia Vroclavo. En doganejo haltis la 19-an de aŭgusto 1813 Napoleono kaj trarigardis ĉi tie mapojn.

Dum proceso de integro de municipoj Petrovice fariĝis en la jaro 1980 parto de urbo Jablonné v Podještědí kaj estis komune kun ĝi al la 1-a de januaro 2007 transŝovitaj el distrikto Česká Lípa en trafike pli proksiman distrikton Liberec.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869911
1880846
1890773
1900735
1910718
1921654
JaroLoĝantoj
1930638
1950235
1961228
1970202
1980189
1991156
JaroLoĝantoj
2001154
2011172
2021168

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de La plej sankta Triunuo kun ligna sonorilejo

Pluaj fotoj redakti