Duklando Palatinato-Neuburg
duklando en la Sankta Romia Imperio
(Alidirektita el Pfalz-Neuburg)
Duklando Palatinato-Neuburg, germane Pfalz-Neuburg [pfalc nojburk], ankaŭ nomata Juna Palatinato[1], estis memstara teritorio ekestinta en 1505 en la Sankta Romia Imperio kaj ŝtatjure fakte princlando. Genealogie Palatinato-Neuburg estis la nomo de pluraj malsamaj linioj de la palatinataj Vitelsbaĥoj.
Duklando Palatinato-Neuburg | ||||||
Origina nomo | germane Pfalz-Neuburg' | |||||
| ||||||
Geografio
| ||||||
Ĉefurbo: | ||||||
Areo:
|
2 750 km²
| |||||
Loĝantaro | ||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
proks. 100.000 fino de sia ekzisto
| |||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
Patrina lando:
|
||||||
| ||||||

Ĉefurbo de la princlando estis Neuburg an der Donau, flanka sidejo Lauingen. Ĝi estis subdividita en la landopartojn Oberland, Palatinato-Sulzbach, Nordgau kaj Frankonujo (ĉirkaŭ Allersberg inter Nurenbergo kaj Eichstätt). La treege diserigita teritorio ampleksis 2750 km² kaj havis je la fino de sia ekzisto proks. 100.000 loĝantojn.