Münchwilen TG
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchwilen |
Münchwilen estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi havis 4 618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Münchwilen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Münchwilen | ||||
Geografia situo | CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4618 | ||||
Areo | 7,8 km² | ||||
Alteco | 515 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9542$ | ||||
Komunumkodo | 4746 | ||||
Geografio
redaktiMünchwilen situas ĉe la bordo de la rivero Murg, alfluanto de Turo en oriento de Turgovio meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Münchwilen, Oberhofen ĉe Münchwilen, Sankt Margarethen, Freudenberg, Holzmannshaus, Mezikon, Mörikon, Pfannenstil kaj Sedel.
Najbaraj komunumoj
redaktiMünchwilen limas en oriento al la urbo Wil en la najbara Kantono Sankt-Galo. En sudo la komunumo limas al Sirnach, en sudokcidento al Eschlikon, en okcidento kaj nordokcidento al Wängi kaj en nordo al Bettwiesen.
Trafiko
redaktiMünchwilen situas ĉe la svisa aŭtovojo A1 de Sankt-Galo al Zuriko. La publikan trafikon garantias la fervojlinio de Frauenfeld al Wil, kiu disponas pri pluraj haltejoj sur la teritorio de Münchwilen.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Münchwilen datiĝas el la jaro 1170. Plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la bronzepoko. Pruvita estas ankaŭ la ekzisto de keltaj kaj romiaj setlejoj.
La hodiaŭa komunumo Münchwilen estiĝis per la kunigo de la municipoj Münchwilen, Oberhofen kaj Sankt-Margarethen en la jaro 1950.
Vidu ankaŭ
redakti- Distrikto Münchwilen
- Aliaj lokoj kun la nomo Münchwilen
- Münchwilen Pflegeheim (stacidomo)
- Münchwilen TG (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Kapelo Sankt-Margareten
-
Katolika preghejo
-
Reformita preghejo
-
La rivero Murg en Münchwilen
-
Trafikcirklo en la centro de la komunumo
-
Modernaj loĝdomoj en Münchwilen
-
Komunuma biblioteko
-
Trafikcirklo en la komunuma centro
-
Trajno de Frauenfeld-Wil-Fervojo