Kecaloj
Kecaloj aŭ kvecaloj estas belege koloraj birdoj de la familio Trogonedoj, kiuj vivas en tropikaj regionoj de Ameriko.
Kecaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
P. antisianus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La vorto "kecalo" estis origine uzita por nur la brilkecalo, Pharomachrus mocinno, la fama longvosta kecalo de Centrameriko, kiu estas la nacia birdo de Gvatemalo. La termino ankoraŭ aludas al tiu birdo specife, sed nune ankaŭ aludas la speciojn de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis. La ses kecaloj estas jenaj:
- P. antisianus: Krestokecalo
- P. auriceps: Orkapa kecalo
- P. fulgidus: Blankpinta kecalo
- P. mocinno: Brilkecalo aŭ Kecalo
- P. pavoninus: Pavokecalo
- E. neoxenus: Orelkecalo
Euptilotis neoxenus parence rilatas al genro Pharomachrus kaj estas nomita pro tio orelkecalo de kelkaj fakuloj, ekzemple la American Ornithologists' Union, sed ankaŭ oreltrogono de aliaj.
Listo de la subspecioj de kecaloj
redakti- Pharomachrus pavoninus (Spix, 1824)
- Pharomachrus auriceps (Gould, 1842)
- Pharomachrus auriceps auriceps (Gould, 1842)
- Pharomachrus auriceps hargitti (Oustalet, 1891)
- Pharomachrus fulgidus (Gould, 1838)
- Pharomachrus fulgidus festatus Bangs, 1899
- Pharomachrus fulgidus fulgidus (Gould, 1838)
- Pharomachrus mocinno De la Llave, 1832
- Pharomachrus mocinno costaricensis Cabanis, 1869
- Pharomachrus mocinno mocinno De la Llave, 1832
- Pharomachrus antisianus (Orbigny, 1837)
Etimologio
redaktiLa nomo "kecal" devenas el navatla kvecalli, "granda brila vostoplumo" (American Heritage Dictionary) aŭ "vostokovriloj de kecalo" (Merriam-Webster Collegiate Dictionary), el la navatla etimo kvetz = "stari" uzita por aludi la starajn vostoplumojn.
Pharomachrus devenas el antikva greka pharos = "mantelo", kaj makros = "granda", rilate la flugilon kaj la vostokovrilojn de la Brilkecalo.
Eksteraj ligiloj
redakti- ITIS
- Mangoverde.com Bildoj de la kvar kecaloj, elektu "Trogons".
- Trogonfilmoj, inkludante kecalojn, ĉe Interreta Birdokolekto