Philippe DUPOUY (naskiĝis la 18-an de februaro 1952 en Hauriet, Landes, Francio) estas franca amatora astronomo, profesie komputadisto ĉe Électricité de France.

Philippe Dupouy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1952 (1952-02-18) (72-jaraĝa)
en Hauriet
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
TTT
Retejo http://obsdax.astrosurf.com
vdr
Asteroidoj malkovritaj : 2
44263 Nansouty 28-an de aŭgusto 1998 kun
F. Maréchal
175726 Borda 29-an de aŭgusto 1997


Li direktas la Observatorion de Dax, kiun li fondis en 1976,[1] konstruis planetarion, kiu montras pli ol 1000 stelojn, kaj ludis gravan rolon en la disvolvo de la teleskopo T60 ĉe la Pic du Midi de Bigorre.[2]

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 2 asteroidojn inter 1997 kaj 1998, kun Frédéric Maréchal.[3]

Kun Michel Meunier, li kunmalkovris en 1997 la kometon C / 1997 J2 (Meunier-Dupouy) ; ili estas la unuaj amatoraj astronomoj, kiuj malkovris kometon per defore regata teleskopo.

La asteroido 214485 Dupouy estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti