Piña de Esgueva
Piña de Esgueva [PInja desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco.
Piña de Esgueva | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio loĝloko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47175 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 313 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 4° 26′ U (mapo)41.728888888889-4.4272222222222Koordinatoj: 41° 44′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piña de Esgueva [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 318 loĝantojn.
Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 31 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas angule kun la provinco Palencio.
Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. FRua mencio de 1280 de la arkivo de la katedralo de Palencio aludas al Pynna del Valle Esgueva. En 1345 estas informo ke ties preĝejo tiam apartenis al la diocezo de Palencio.
Piña de Esgueva formis poste parton de la stato Infantazgo de Valladolid kaj apartenis al la Monaĥejo de Matallana (en nuna Villalba de los Alcores), al la Ordeno de Sankta Johano kaj al la filoj de Juan Rodríguez de Quiñones.
Juan de Zúñiga estis senjoro de la loko ĝis fino de la 11-a jarcento kiam la senjorlando venis al Antonio de la Cuadra. Tiam oni konstruis la ermitejon de Sankta Petro. En la 17-a jarcento oni suferis konsiderindan senloĝigon.
En 1886 oni konstruis la urbodomon kaj la lernejojn kaj en 1889 kaj civilan kaj katolikan tombejojn. Iam estis grava farunmuelejo.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo de la 12a-12a jarcentoj, du ermitejoj kaj diversaj ruinoj.
Bildaro
redakti-
Ermitejo de Sankta Petro.
-
Romanika fenestro en la centro de la absido de la preĝejo.
-
Romanika pordego de la preĝejo.