Placo de Hispanio (Romo)

(Alidirektita el Piazza di Spagna)

La Placo de Hispanio (itale Piazza di Spagna) estas unu el la plej famaj placoj en Romo, Italio. Ĝi pruntas sian nomon el la Palaco Hispanio, sidejo de la hispana ambasadejo ĉe la Sankta Seĝo kaj ĉe la Malta Ordeno. En la placo elstaras la konata ŝtuparo kiu supreniras ĝis la preĝejo Trinità dei Monti kaj la baroka Fontana della Barcaccia.

Placo de Hispanio
placo, vidindaĵo [+]

LandoItalio
SituoRomo
- koordinatoj41° 54′ 21″ N, 12° 28′ 55″ O (mapo)41.9059512.48205833Koordinatoj: 41° 54′ 21″ N, 12° 28′ 55″ O (mapo)

Placo de Hispanio (Romo)
Placo de Hispanio (Romo)
DEC
Placo de Hispanio
Placo de Hispanio

Placo de Hispanio (Italio)
Placo de Hispanio (Italio)
DEC
Placo de Hispanio
Placo de Hispanio
Map
Placo de Hispanio
Vikimedia Komunejo:  Piazza di Spagna (Rome) [+]
vdr
La "Barcaccia" (Barĝo) kaj la ŝtuparo de la preĝejo Trinità dei Monti.

La placo sin trovas ĉe la vojkruciĝo de la stratoj Via del Babuino (kiu kondukas al la Placo de la Popolo) norde, kaj okcidente la Via del Condotti kaj sude la Via dei 2 Macelli kaj la Via della Propaganda, ĝuste centre eblas trovi la fama Fontano de la Barĝo (Fontana della Barcaccia), el frubaroka stilo, skulptita de Pietro Bernini kaj sia filo, la renoma Gian Lorenzo Bernini. Sude de la fontano troviĝas la kolono de la Senmakula Koncipiĝo, katolika dogmo kun speciala disvastiĝo inter la hispanaj katolikoj.

En la dekstra angulo de la ŝtuparo troviĝas la domo de la angla poeto John Keats, kiu vivis kaj mortis tie en 1821. Nuntempe ĝi estas muzeo dediĉita al li kaj al sia amiko Percy Bysshe Shelley, ambaŭ gravuloj de la angla romantikismo.

En la norda parto de la placo, maldekstre de la ŝtuparo, troviĝas la metrostacio Spagna ("Hispanio"), de la linio A, kiu pruntas sian nomon el la placo.

Proksime de la placo troviĝas la Via Condotti tre konata en Romo pro la ekskluzivaj vendejoj troveblaj en ĝi.