Piblokto (Inuite, Pibloktoq) aŭ Arkta histerio estas stato nur aperanta en eskimaj socioj loĝantaj en la Arkta Cirklo. Aperanta prefere dum vintro, ĝi estas konsiderata kiel kultura simptomaro.

Simptomoj redakti

La simptomoj povas inkludi histerion (ekkriadon, nekontrolatan sovaĝan konduton), deprimon, fekmanĝadon, nesensadon de ekstrema malvarmo (kiel nude kuri sur la neĝo), eĥbabiladon (sensencan ripetadon de ekaŭskultitaj vortoj) kaj pli.

Teorioj pri la kialo redakti

La kultuta simptomaro eble estas ligita al la veneneco de la vitamino A. La indiĝena eskima nutromaniero estas riĉa je vitamino A kaj verŝajne estas la kaŭzo aŭ kaŭza faktoro. La manĝado de arkta fiŝa hepato kaj aliaj organoj, kie la vitamino troviĝas en venenaj kvantoj, povas esti morta.

Referencoj redakti

Parker, S: Eskimo psychopathology in the context of Eskimo personality and culture. En: American Anthropologist, 1962, 64: pp. 76–96.

Eksteraj ligiloj redakti