Piergiorgio Welby

Piergiorgio Welby ([pjerĝorĝo ŭelbi] ; naskiĝis la 26-an de decembro 1945 en Romo, mortis la 20-an de decembro 2006 en Romo) estis itala poeto, radikalulo kaj kiu luktis por rajto de eŭtanazio

Piergiorgio Welby
Piergiorgio Welby.JPG
Persona informo
NomoPiergiorgio Welby
Dato de naskiĝo26-a de decembro 1945
NaskiĝlokoRomo
Dato de morto20-a de decembro 2006
MortolokoRomo
Mortokialoeŭtanazio [+]
Aĝo je morto60
Okupoj kaj profesioj
Okupojpoeto, radikalulo kaj kiu luktis por rajto de eŭtanazio
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li suferis je muskola malkonstruo, kaj vivtenis lin ekde 1997 nur spiriga aparato kaj nutrigaj maŝinoj. Li povis tiutempe komuniki nur per okulmovoj tra komputilo.

Li skribis leteron en septembro 2006 al la tiama itala prezidento, Giorgio Napolitano, en kiu li petis "pacon por la turmentata kaj kripligita korpo". Tiu letero ekigis en Italio akran diskuton pri eŭtanazio. La urba juĝistaro rifuzis lian peton la 16-an de decembro 2006, ĉar la itala leĝaro ne agnoskas eŭtanazion kiel rajton. Kelkajn tagojn poste (la 20-an de decembro 2006) la anestezia kuracisto Mario Riccio deŝaltis la spirigan aparaton, kaj tiel Welby mortis.

Vidu ankaŭRedakti