Pierre Antoine Meilheurat

Pierre Antoine Meilheurat estis franca politikisto. Li naskiĝis la 26-an de majo 1791 en Gannat kaj mortis la 4-an de aprilo 1864 en Moulins.

Pierre Antoine Meilheurat
Persona informo
Naskiĝo 26-a de majo 1791
en Gannat
Morto 4-a de aprilo 1864
en Moulins
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Monarkismo
Familio
Gefratoj Barthélémy Meilheurat vd
Profesio
Okupo Magistrato, dramaturgo, ŝtatoficisto
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Allier
Dum 1837 – 1848
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Pierre Antoine Meilheurat estis la filo de Jean-Baptiste Meilheurat, kuracisto kaj urbestro de Gannat de 1800 ĝis 1802, kaj de Louise Bougarel, filino de Philibert Bougarel, reĝa konsilisto en Gannat. Li cetere estis la frato de Barthélémy Meilheurat, kiu mem estis deputito de la departemento Allier de 1831 ĝis 1834.

Li unue okupiĝis pri literaturo kaj verkis komedion, kiun li sukcese ludigis en la pariza teatrejo Odéon en 1812. Li sekve eniris la administradon de pontoj kaj ŝoseoj, antaŭ ol fariĝi inĝeniera oficiro. Li sinsekve oficiis kiel vicprokuroro en Moulins, reĝa prokuroro en 1823 kaj fine konsilisto de la apelacia kortumo de Riom en 1834.

Pierre Antoine Meilheurat estis deputito de Allier de 1837 ĝis 1848, kaj seĝis inter la subtenantoj de la julia monarkio. Li cetere fariĝis direktoro pri kriminalaj aferoj kaj gracoj en la ministerio pri justico en 1841.

Post la franca revolucio de 1848, li rezignis sian politikan kaj profesian karieron kaj retiriĝis al sia tereno en Monétay-sur-Allier. Tie li dediĉis sin al literatura kaj dramaturgia verkado (Essais dramatiques, 1858 ; Comédies, dialogues et drames en vers, 1860). Li estis entombigita en Moulins.

Eksteraj ligiloj redakti