Pierre BONNY (naskiĝis en 1895 en Bordeaux, mortis la 27-an de decembro 1944 en fuorto de Montrouge, Arcueil) estis franca policisto (inspektoro, poste ĉefinspektoro) ligita al aferoj Joseph Marie Guillaume Seznec kaj Alexandre Stavisky kaj al afero de Konsiliano Albert Prince. Li estis konsekrita « unua policano de Francio » fare de ministro de justico Henry Chéron post la malkovro de la stumpoj de ĉekaroj de Stavisky.

Pierre Bonny
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1895 (1895-01-25)
en Bordeaux, Gironde,  Francio
Morto 27-an de decembro 1944 (1944-12-27) (49-jaraĝa)
en Fort de Montrouge, Arcueil
Mortokialo pafvundo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo policistomilitisto
vdr
Karikaturo de Pierre Bonny dum proceso Volberg, en Le Petit Parisien (29 okt. 1935)

Eksigita en 1935 pro gravaj kulpoj kaj kondamnita pro korupto, li kun-direktis la francan Gestapon kun Henri Lafont en n-ro 93 de strato Lauriston, en Parizo. Li gvidis, en 1944 en Corrèze, la nord-afrikan brigadon kiu pelis la lokajn rezistantojn. Li estis denuncita je la liberigo de Francio fare de Joseph Joanovici, kondamnita al mortpuno la 11-an de decembro 1944 kaj ekzekutita per mortpafo la 27-an de decembro 1944.

Vidu ankaŭ redakti