Pikro
Pikro, latine Picris L, 1753, estas genro de herbaj plantoj el Asteracoj, el la subfamilio Cikorioideoj (Cichorioideae). La specioj estas unu- aŭ plurjaraj kaj povas alti 2-3 dm ĝis 8 dm (maksimume 1 m.) Ĝia infloresko tipa de la asteracoj havas flavan koloron.
Pikro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Specioj redakti
Du konataj specioj estas Pikro eĥia Picris echioides L. kaj Pikro hieracia Picris hieracioides L., sed estas pli ol sesdek specioj.
Etimologio redakti
La latina Picris venas el la greka Pikros, kiu signifas "amara", reference al la amareco de la manĝeblaj folioj de la pikroj.
Priskribo redakti
Radikoj: faskoformaj, foje rizomaj.
Tigoj: rektaj, disbranĉiĝantaj en korimboj.
Folioj: Estas bazaj kaj laǔtigaj alternaj folioj. La bazaj havas petiolon.
Floroj: flavaj kun langetformaj petaloj (la tubformaj karekterizaj de la Asteracoj forestas).