Pilgrimantoj de Arès

La Pilgrimantoj de Arès estas la nomo de nova religia movado fondita en 1974, kies fondinto estis Michel Potay. Ĝi estis nomita laŭ la franca urbo Arès, Gironde, kie Michel Potay ricevis rivelojn. La kredoj kaj praktikoj estas bazitaj sur la Rivelo de Arès, verkita de Potay.

Pilgrimantoj de Arès
religia organizaĵo
Komenco 1974 vd
Fondinto(j) Michel Potay vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Domo de la Sankta Vorto, Arès, Francio.
Domo de la Sankta Vorto, Arès, Francio.

Celo redakti

Eldoni kaj disvastigi la mesaĝon de ĉi tiu libro estas unu el la ĉefaj celoj de la movado. La Domo de Rivelo, en Arès, eldonas La Rivelon de Arès.

Kiel profeto kiu asertas ke Dio parolis al li rekte, Potay estas la fondinto de la movado. La daŭrigo de la movado estas plejparte farita de kredantoj mem.

La kredantoj de Pilgrimantoj de Arès estas liberaj, sed ili estas grupigitaj en asocioj nomataj "Asembleoj de Dio."[1] Laŭleĝe kaj por praktikaj celoj, ili estas kreitaj kiel libervolaj asocioj.  

Pilgrimado redakti

Ekde 1974 okazas pilgrimado en Arès. Adeptoj iras al la Domo de la Sankta Vorto (Maison de la Sainte Parole), por preĝi kaj ricevi la 'fajregon' tio estas plifortigo de ilia fido.[2] La pilgrimantoj praktikadas "liberan" preĝon, kiu konsistas el la ĉantado de eltiraĵoj el sanktaj libroj : la Biblio, la Korano kaj La Rivelo de Arès.[3][4] Alirante la Domon de la Sankta Vorto, ĉiuj pilgrimantoj devas respondi tri demandojn:

  • "Ĉu vi kredas ke la Biblio, la Korano kaj la Rivelo de Arès devenas de Dio?"
  • "Ĉu vi amas ĉiujn homojn?"
  • "Ĉu vi pardonas la pekojn?"

Tamen, kio gravas estas plejparte la motivoj de la pilgrimantoj. Poste oni persmesas al ili eniri la Domon de la Sankta Vorto, sed ili devas elŝuiĝi kaj porti blankan tunikon. Poste ili devas meti sian manon malsupre de la fronto kaj kisas la teron.

Socia mesaĝo : "religio kaj politiko malaperu" redakti

La kerna mesaĝo de 'La Rivelo de Ares'  estas praktikadi kaj evoluigi ene de si kaj kun ĉiu amon, pardonon, liberecon, kreivon kaj spiritan intelekton.[5]

La Rivelo de Ares ankaŭ metas antaŭen socian mesaĝon ke kaj religio kaj politiko devus malaperi, pro tio ke religio estas kontraŭ libereco kaj ne venas de Dio sed devus esti anstataŭigita de spiritualeco kaj pro tio ke politika gvidantaro estas kontraŭ libereco, ĝi devus esti anstataŭigita de kompetenta administrado.[6][7] Cetere, pilgrimantoj de Arès havas la spiritan kaj socian mision disvastigi ĉirkaŭ ili la bonan Vorton de Dio por liberigi la homaron.[8]

En 2005, raporto de Miviludes, franca observejo pri analizo de sektoj, difinas la Pilgrimantojn kiel «religie inspirita sanigo-movado» en la ĉapitro pri resanigado tra preĝado.

Eksteraj ligiloj redakti

(france) www.adira.net, oficiala retejo

(france) Michel Potay ejo

(france) Info sectes Arès (kritika retejo)

Referencoj redakti

  1. Religions > Mouvements divers > Mouvements divers – 1 (france). Quid (2007). Arkivita el la originalo je 2009-11-30. Alirita 26 December 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-30. Alirita 2017-12-12.
  2. Mayer, Jean-François. (1990) Michel Potay et la Révélation d'Arès (france). Les Trois Nornes. ISBN 2-88210-004-3.
  3. Mayer, Jean-François. (1990) Michel Potay et la Révélation d'Arès (france). Les Trois Nornes, p. 19–21. ISBN 2-88210-004-3.
  4. Melton, J. Gordon. (September 2002) Religions of the world : a comprehensive encyclopedia of beliefs and practices 1 / 4. ABC-CLIO, p. 71–72. ISBN 1-57607-223-1.
  5. Frère Michel Potay, Et ce que tu auras écrit, Arès, France, Maison de la Révélation, coll. « Le pèlerin d'Arès », 1991-1992, broché ((ISBN 2-901821-06-5)), p.74-76
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-02. Alirita 2017-12-12.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-02. Alirita 2017-12-12.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-08. Alirita 2017-12-12.

Vidu ankaŭ redakti