Pico Turquino

monto
(Alidirektita el Pinto Turkino)
Ĉi tiu artikolo temas pri monto en Kubo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo).

La Pico Turquino [PIko turKIno] ankaŭ konata kiel Pico Real del Turquino estas la plej alta punkto de la Kuba insularo (1974 metrojn super la marnivelo). Ĝi estis deklarita nacia monumento la 30an de decembro 1991. Turquino estas la ununura loko en Kubo, kie oficiale oni registris neĝadon en februaro 1900.[1]

Pico Turquino
monto
supermara alteco

1 974 m

Montaro Sierra Maestra
Geografia situo 19° 59′ N, 76° 50′ U (mapo)19.989444444444-76.835833333333Koordinatoj: 19° 59′ N, 76° 50′ U (mapo) f4
Pico Turquino (Kubo)
Pico Turquino (Kubo)
DEC
Pico Turquino
Pico Turquino
Situo de Pico Turquino
Map
Pico Turquino
Rimarko La plej alta punkto de Kubo
vdr
Esperanto flago ĉe la busto de José Martí 2019

Geografio redakti

Ĝi situas en la centro de la Sierra Maestra, la plej granda montaro el Kubo. La montaro staras en la Nacia Parko Turquino sur scenejo de 17.540 hektaroj da riveroj, arbaroj, valoj kaj montoj. Estas du kutimaj vojoj por grimpi ĝin, unu el la provinco Santiago de Cuba kaj alia pli milda el la provinco Granma, tiu startas en suda marbordo de Santiago de Kubo kaj la alia el Santo Domingo, Granmo. Tiu lasta estas pli longa kaj kutime postulas tranoktadon ĉe kabano aŭ tendo en Aguadas de Juaquín. Oni bezonas gvidanton por ĝin grimpi, kvankam la vojo estas tre bone signalita kaj afiŝoj klarigas kie kaj kien iri.

Historio redakti

La unuaj informoj pri vizitoj al la pinto estas el la jaro 1860 de la juna anglo Fred W. Ramsden, li grimpis la monton akompanata de 3 negraj ŝarĝistoj, praloĝanta gvidanto, helpanto kaj libera negrulo.[2]

Nur ĝis 1915 fare de la sveda botanikisto Erik Leonard Ekman[3] ne estis denove grimpita la Turquino, kiel kuriozaĵo ĝi aperas kiel “Tarquino” en mapo kreita de flandra geografo Gerardo Kramer fine de 16a jarcento. La zono en la hispankolonia epoko estis regita de la taina ĉefo nomita Tarquino aŭ Turquino. Laŭ kredo, la nomo venas de vortoj el la praloĝantoj, turey kaj quino. La unua estis uzita por nomi la ĉielon kaj la dua estis uzita por persono aŭ objekto grava aŭ supera. Pro tio oni kredas ke Turquino signifas “Monto de la ĉielo” aŭ “Altaĵo de la ĉielo”.[4]

En la pinto troviĝas busto de José Martí la kuba nacia heroo, kiu estis muntita en la jarcento de sia naskiĝo (1953), Celia Sánchez Manduley kun sia patro portis ĝin al la supro. La busto estas artaĵo de la skulptistino Jilma Madera kaj en la bazo de la monumento aperas la frazo: “Malmultaj kiel la montoj estas la homoj, kiu scias vidi ekde ili kaj sentas per interno de nacio aŭ de homaro”.

Esperanto redakti

Estas informoj pri esperantistaj grupoj, kiuj grimpis la monton. La unua estis la 9-an de februaro 1998, oni fondas la Kuban Grupon de Montgrimpantoj, tuj post malsupreniri la pintan monton en Kubo.[5] Poste en 2018 dum la 4a JuSKA (junulara nacia renkontiĝo) de Kuba Esperantista Junulara Organizo tiam pluraj esperantistoj grimpis kaj portis florojn al la busto de Martí. En 2019 ankaŭ grimpis ĝin grupeto de esperantistoj el Havano kaj Santiago de Cuba.[6][7]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti