Plénée-Jugon
Plénée-Jugon (jen france, prononco [plenœf val ɑ̃dʁe], bretone Lanreunan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 487 loĝantoj sur areo de 61,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer.
Plénée-Jugon / Lanreunan | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Saint-Brieuc | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
Komunumaro | Lamballe Terre et Mer | ||
INSEE kodo | 22185 [+] | ||
Poŝtkodo | 22640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 487 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 2° 24′ U (mapo)48.364166666667-2.4005555555556Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 61,36 km² (6 136 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plénée-Jugon [+] | |||
La teritorio havas komunan limon kun Langourla, Dolo, Le Gouray, Jugon-les-Lacs, La Malhoure, Penguily, Plestan, Rouillac, Sévignac, Tramain kaj Le Mené.
Lokoj kaj monumentoj redakti
- Abatejo Notre-Dame de Boquen, cistercia abatejo de virinoj, fondita en ĉirkaŭ 1137 de Olivier la Dua de Dinan, senjoro de Jugon. En 1450, Ĝilo de Bretonio estis entombigita en la abateja preĝejo. En la franca Revolucio, estis kvar religiulinoj en la abatejo. La abatejo estis restarigita en 1936 de Dom Alexis Presse, venanta de Abatejo Notre-Dame de Tamié. De 1976, la fratinoj de Bet-Leĥem sukcedis al la monaĥoj kaj fondis la monaĥinejon Notre-Dame-de-la-Croix-Vivifiante. Ili foriris en 2011 forlasante la abatejon al la Komunaĵo de Chemin Neuf[1]. La abatejo estas klasita Monumento Historia[2].
- Kastelo de Moussaye
- Megalita loko de Saint-Mirel
- Megalita loko dirata de la Roche aŭ Fées de la Brousse, klasita en 1970 Monumento Historia [3]
- Menhiro de Closset de l'Amas kaj menhiro de Pierre Longue, klasitaj Monumentoj Historiaj[4]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Artikolo en gazeto Le Télégramme pri la foriro de la fratinoj de Bet-Leĥem el la abatejo de Boquen
- ↑ Abatejo Notre-Dame de Boquen klasita Monumento Historia, datumbazo "Mérimée" : PA00089413
- ↑ Megalita loko dirata de la Roche aŭ Fées de la Brousse, datumbazo "Mérimée" : PA00089414
- ↑ Menhiro de Closset de l'Amas kaj menhiro de Pierre Longue, datumbazo "Mérimée" : PA00089415