Langourla

eksa komunumo de Francio

Langourla - jen france, prononco [lɑ̃guʁla], bretone Langourlae - estas eksa komunumo de Francio, kiu ekde la komenco de 2016 estas parto de nova komunumo Le Mené (bretone Ar Menez), samkiel ekzemple la najbara loĝloko Collinée. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la loĝloko vivis 536 loĝantoj sur areo de 21,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon. La teritorio havas komunan limon kun Plénée-Jugon, Éréac, Le Gouray, Mérillac, Rouillac, Saint-Jacut-du-Mené kaj Saint-Vran.

Langourla / Langourlae
eksa komunumo
la katolika kirko sankta Petro
la katolika kirko sankta Petro
la katolika kirko sankta Petro
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon
INSEE kodo 22102 [+]
Poŝtkodo 22330
Demografio
Loĝantaro 536  (2018) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 2° 25′ U (mapo)48.285-2.4158333333333Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Areo 21,41 km² (2 141 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Langourla / Langourlae (Côtes-d'Armor)
Langourla / Langourlae (Côtes-d'Armor)
DEC
Langourla / Langourlae
Langourla / Langourlae
Situo de Langourla / Langourlae
Langourla / Langourlae (Francio)
Langourla / Langourlae (Francio)
DEC
Langourla / Langourlae
Langourla / Langourlae
Situo de Langourla / Langourlae

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Langourla [+]
vdr

Geografio redakti

Komunumo situanta sudoriente de departemento Côtes-d'Armor, en la montoj Mené, bordere de la arbaro de Boquen kaj ties abatejo.

Aliro redakti

  • Per aviadilo : la flughavenoj de Saint-Brieuc-Armor kaj Rennes-Saint-Jacques estas la plej proksimaj de Langourla.

Najbaraj komunumoj redakti

  Le Gouray Plénée-Jugon Rouillac  
Saint-Jacut-du-Mené

 
   Langourla   
 

Éréac
Saint-Vran kaj Mérillac

Distancoj, per aŭta vojo, inter Langourla kaj :

Hidrologio redakti

La komunumo situas sur du akvokolektaj areoj : tiu de rivero Rance kaj tiu de rivero Arguenon. La rivero Rance trairas la sudon de la komunumo, iomete post sia fonto en Collinée. La rivero estas en kelkaj lokoj la limo kun Saint-Vran. La rivero Arguenon ne trairas Langourla sed la rivereto Bos Robert norde de la komunumo alfluas en la riveron Arguenon je la nivelo de Plénée-Jugon.

Klimato redakti

La klimato estas oceana kaj relative milda. La vintroj estas humidaj kaj averaĝe mildaj. La someroj estas relative sekaj, modere varmaj kun sunaj.

Monato
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec jaro
Averaĝaj maksimumaj temperaturoj (°C) 8 9 12 13 16 20 21 22 19 16 12 9 14,75
Averaĝaj minimumaj temperaturoj (°C) 4 4 5 6 8 11 13 14 12 10 7 5 8,25
Averaĝaj temperaturoj (°C) 6 6,5 8,5 9,5 12 15,5 17 18 15,5 13 9,5 7 11,5
Monataj averaĝoj da pluvkvanto (mm) 80,6 52,4 47,9 64 57,2 35,8 49,7 42,6 48,4 82,9 78,1 87,2 726,8
Fonto : Klimataj datumoj de Lamballe 2000-2007[rompita ligilo]

Toponimio redakti

LANGOURLA estas bretona vorto konsistanta el du terminoj. Lan venas de lann signifanta, aŭ "ermitejo", aŭ "tero kovrita per erikejoj". GOURLA estas nomo de persono. Verŝajne tiu bretona nomo estis skribita GOURLAE, konsistanta el GOUR "viro" kaj LAE, kiu signifus "fidelulo, kredanto, religiulo". Gourla signifus do "fidela viro" au "kredanto".

Historio redakti

En Langourla, la plej malnova spuro de civilizacio estas la menhiro de La Coudre (aliaj menhiroj verŝajne estis detruitaj laŭlonge de la jarcentoj). Tio signifas ke la homoj vivis en tiu komunumo en la bronzepoko, t.e. en ĉ. 2 000 jaroj antaŭ Kristo. Tiuj homoj vivis en vilaĝoj kaj jam kultivis kampojn. Antaŭ ili, aliaj popoloj vivis en la regiono, sed ili ne postlasis spurojn.

Langourla estas tre malnova paroĥo : en 1211, estas spuroj de ĝia ekzisto[1]. Sed la nomo de Langourla jam estis konata en la antaŭa jarcento. Nobelo de Langourla estis ligita al la duko Alain Fergent, poste al la duko Conan la 3-a. Li mortis en 1148. La teritorio de Langourla antaŭlonge etendiĝis ĝis Merdrignac kaj Saint-Launeuc, kio devigis starigi du subparoĥojn por komodeco kaj utileco de la paroĥanoj, kiuj estis Saint-Vran kaj Mérillac : iom post iom, tiuj du subparoĥoj altiĝis al paroĥo, sed Langourla havis la privilegion esti « patrina preĝejo » de tiuj tri paroĥoj. La paroĥo estis administrata ĝis en 1312 de Templanoj.

En ĉ. 1273, oni retrovas Langourla ligita al Saint-Vran kun la nomo Parrochia de Langourla et de Sancto-Verrano. En 1330, ĉiu paroĥo estis retrovinta sian sendependecon kaj, en 1790, Langourla fariĝis komunumo.

Poste, Langourla fariĝis ĉefurbo de kantono ĝis la franca Revolucio de 1789 : la dependaj komunumoj estis Éréac, Mérillac, Saint-Jacut-du-Mené kaj Saint-Gilles-du-Mené, kun enloĝantaro el 4 000 animoj en tiuepoke.

Heraldiko redakti

La komunuma blazono, videbla en la informkesto supre dekstre, priskribatas france D'azur aŭ trois bandes d'or, kaj esperante Lazura kun tri oraj dekstraj balteoj.

Lokoj kaj monumentoj redakti

La preĝejoj redakti

Unua preĝejo Saint-Eutrope redakti

La unua preĝejo datiĝas antaŭ la 13-a jarcento kaj situis sur la nuna loko de la urbodomo kaj de la poŝtoficejo. Dediĉita al sankta Eŭtropo de Saintes, nenio restas de ĝi, detruita en 1845. Antaŭ la Revolucio, Langourla posedis relikvojn de sankta Eŭtropo, enmetitajn en arĝenta brako, kiu estis rabita de Palasne de Chameaux kaj ties trupoj[2].

Turo Saint-Eutrope redakti

 
La turo Saint-Eutrope en Langourla.

La turo Saint-Eutrope datiĝus de la 13-a jc, sed ĝi estas registrita de la 16-a jc en la datumbazo "Mérimée". Kun okangula formo kaj konstruita per konstruŝtono, ĝi havas kvar arkajn aperturojn.

La turo Saint-Eutrope estis savita per klasado kiel historia monumento la 19-an de majo 1965[3]. Ĝi estis komplete restaŭrita. La tombejo estis transmovita al la orienta elirejo de la centro fin de la 1950-aj jaroj.

Preĝejo Saint-Pierre redakti

La unua ŝtono de la tria preĝejo de Langourla estis metita la 11-an de julio 1870. Dum ĝia konstruo, oni diris meson en la kapelo Saint-Joseph, pligrandigita per barako el ligno ĉe la suda flanko por akcepti ĉiujn loĝantojn. Ĝi estis finita la 5-an de oktobro 1873 kaj dediĉita al sankta Petro. Ĝi estas la una preĝejo de Langourla.

La kapeloj redakti

Kapelo Saint-Yves redakti

La kapelo Saint-Yves, aŭ kapelo de Rochettes, estas nun malaperinta. Ĝi situis sur la loko nomata La Rochette, sude de la centro de Langourla. Ĝi estis konstruita en 1658 de Guillaume Turmel kaj Marguerite Pilorget.

La franca Revolucio venkis la solidecon de tiu kapelo. Ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis.

Kapelo Saint-Joseph redakti

La kapelo Saint-Joseph ne havas aĝon. Ĝi datiĝus de 1619. Ĝi situas norde de la centro. Dum la franca revolucio, ĝi estis duone malkonstruita kaj utilis kiel ĉevalejo por la filo de Palasne de Champeaux, deputito dum la revolucio. Tiu filo kaj ties armeo estus profaninta la relikvojn, ŝtelint la arĝentaĵojn kaj la ornamojn de la la kapeloj, kaj eĉ forprenis unu el la sonoriloj de la kapelo. En 1818, Anne-Marie Rouault de Livoudray komencis la restaŭron. La kapelo denove estis uzebla por mesoj en 1821, sen sia lasta sonorilo, falinta dum la laboroj. Nova sonorilo estis metita en septembro 1837 kaj baptita Antoinette-Sophie. La kapelo estis denove restaŭrita en 1905. Dum longa tempo, jaraj foiroj altiris grandegajn homamasojn ĉirkaŭ la kapelo. Ĝi ŝirmas, ankoraŭ nun, vitralon de la 15-a jc sur la okcidenta pinjono kaj miraklan kverkon. Tiu multjarcenta kverko mortis, sed estas restaĵo. Nova kverko estis plantita en la sama loko kaj ties trunko miksiĝis kun la restaĵo de la maljuna kverko. Jam kultata en la druida epoko, la kverko estas legenda simbolo de fekundeco. Autaŭlonge, la virinoj, kiuj deziris infanon aŭ edzon, venis froti sian postaĵon kontraŭ ĝi post noktiĝo.

Kapelo Saint-Georges redakti

La kapelo Sankta Georgo situas sudoriente de la centro en la vilaĝo Blanc-Mouton. Ĝi datiĝus de la 17-a aŭ 18-a jc.

La kapelo estis restaŭrita komenco de la 19-a jc, sed nun ĝi estas forlasita, eĉ sen pado por aliri ĝin.

kapelo Saint-Gilles redakti

 
Kapelo Saint-Gilles-des-Prés en Langourla.

La kapelo Saint-Gilles-des-Prés, nomata laŭ historia ermito, situas sudokcidente de la centro, ne malproksime de la vilaĝo Plessis. Ĝia konstruo datiĝas de la mezo de la 15-a jarcento. La arkivoj de la paroĥo rakontas ke en 1450, la nobelo Gilles de Bretagne mortis, sufokita inter du matracoj, en la kastelo de La Hardouinais en Saint-Launeuc. Lia korpo estis transportita al la abatejo Boquen en Plénée-Jugon. La kvar bovoj, kiuj tiris la funebran ĉaron, haltis tie kie nun estas konstruita la kapelo. Ili rifuzis pluiri. La pastro kaj la aliaj kunirantoj tiam ekpreĝis al Dio kaj la sankta Gilles por ke ili helpu ilin. Unu el la bovoj tiam frapis ŝtonon per hufo. La spuro restis gravurita. La bestoj reiris ĝis Boquen. Tie estis do starigita kapelo. jen por la legendo.

Asocio, nomata "Les amis de Saint-Gilles" kaj konsistanta el najbaroj de la kapelo, decidis en 2003 de relanĉi la pardonan procesion kaj restaŭri la kapelon. Vi povas do ankoraŭ ĉeesti meson en la kapelo, kaj manĝon, la unua dimanĉon de septembro ĉiujare.

La aliaj lokoj de la komunumo redakti

 
La lago kaj la preĝejo Saint-Pierre de Langourla.
  • Menhiro de La Coudre, duonfalinta. Fine de la 19-a jarcento, viroj fosis ĉe ĝia bazo profunde ĝis du metroj, esperante malkovri trezoron. Tiu laboro ne aperigis trezoron, sed klinis la menhiron kia ĝi estas nun.
  • Ŝtona maro estas videbla en Quémelin, sudokcidente de la centro. Tio estas arbareto semita per granitaj rokoj kaj trairata per la rivero Rance.
  • Lago situanta malsupre de la centro, je La Ville Ducas. Proksime estas la malnova mino Colombel. Granda parto de la granito uzata en la komunumo (kaj ekstere) komence de la 20-a jarcento venis el tiu mino. Ĝi estas nun aranĝita kiel herba teatro kaj akceptas, inter aliaj, ĵazfestivalon ekde 1996.
  • Cirkvito por bicikloj iras ĉirkaŭ la komunumo pasante tra lokoj supere menciitaj.

Referencoj redakti

  1. Abbé Fraval, Petite étude sur la Paroisse de Langourla, 1910.
  2. Société d'émulation des Côtes-du-Nord, 1938
  3. Datumbazo "Mérimée", ministerio pri kulturo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti