Éréac
Éréac - jen france, prononco [eʁeak], bretone Erieg, galoe Eriac - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 678 loĝantoj sur areo de 21,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Broons kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun Langourla, Lanrelas, Mérillac, Rouillac, Saint-Launeuc, Sévignac kaj Le Mené.
Éréac / Erieg / Eriac | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Saint-Brieuc | ||
Kantono | Broons | ||
Komunumaro | Lamballe Terre et Mer | ||
INSEE kodo | 22053 [+] | ||
Poŝtkodo | 22250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 678 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 16′ N, 2° 21′ U (mapo)48.273888888889-2.3475Koordinatoj: 48° 16′ N, 2° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 140 m [+] | ||
Areo | 21,21 km² (2 121 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Éréac [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi situas meze inter Rennes kaj Saint-Brieuc kaj sur la vojo Dinan - Vannes tra Josselin - D 793. Ĝi estas tre malnova komunumo, la plej malnova dokumento, kiu mencias ĝin datiĝas de 1330 (Yriac).
Heraldiko redakti
Blazono | france D'or au chef de sable. esperante Ora kun sabla kapo. La blazono de familio Chastelier, antaŭlonge mastro de la lokoj estis : france D'or au chef de sable, chargé d'un lambel de trois pièces d'argent[1], esperante Ora kun sabla kapo ŝarĝita per lambelo kun tri arĝentaj monpecoj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj redakti
- La kapelo de Rothouers, datiĝanta de 1765, kiu estis malbone konstruita kaj estis rekonstruita en 1858. Ĝi estas ĉirkaŭata de spaco arbe plantita. Antaŭ tiu kapelo troveblas du rimarkindaj arboj : « Cryptomeria japonica », kiuj estas tre altaj.
- La kapelo de Chatelier dediĉita al sankta Johano la Baptisto (15-a jc kaj 18-a jc) starigita centre de la vilaĝo Chatelier ; ĝi najbaras kastelan teramason tre bone konservitan.
Projektoj de la komunumo redakti
- Revalorigi la krucojn kaj kalvariojn situantajn sur la komunuma teritorio
- Aranĝo de cirkvito por piedirantoj direkte al Sainte-Marie-des-Bois, kaj poste al aliaj vilaĝoj
- Aranĝo de la loko La Riollais, de kie panoramo al la komunumo estas videbla
Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti
- Bertrand Marchand, franca trejnisto.
Bibliografio redakti
- En pays rural, fotoj de Alain Robert, tekstoj de Élie Geffray, ISBN 2-9502844-0-X
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Fonto : "Armorial breton", de Guy Le Borgne, 1667.