Josselin

komunumo en Bretonio
(Alidirektita el Josselin (Morbihan))


Josselin estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.

Josselin
bretone Josilin, galoa lingvo Jocelein, JocelinJoczelein
Komunumo
La centro de Josselin kaj la kastelo de Rohan ĉe la bordoj de la rivero Oust
Oficiala nomo: Josselin
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Morbihan
Arondismento Pontivy
Kantono Josselin (ĉefurbo)
Interkomunumo Lando de Josselin
Historia regiono Bretona duklando
Situo Josselin
 - koordinatoj 47° 57′ 24″ N 02° 32′ 50″ U / 47.95667 °N, 2.54722 °U / 47.95667; -2.54722 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 93 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 32 m s. m.
Areo 4,48 km² (448 ha)
Loĝantaro 2 674 (2009) [1]
Denseco 596,88 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Joseph Seveno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 56120
INSEE 56091
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Josselin
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Pont-Croix

Kun siaj mezepokaj domoj kun ardezaj tegmentoj, kiuj staras flanke de deklivo, kaj la kastelo de Rohan, kiu speguliĝas trankvile en la rivero Oust, Josselin aspektas tre pitoreska. Situanta ĉe la limo inter la galolingva lando kaj la bretonlingva lando, kore de la iama vicgraflando de Porhôët, ĝia loko ebligas malkovri Argoaton riĉan je turismaĵoj.

  • La nomo en la galoa lingvo de la komunumo estas Jocelein, JocelinJoczelein.
  • La nomo en la bretona de la komunumo estas Josilin.

Geografio redakti

Historio redakti

 
La kastelo vidata de la kajoj ĉe la rivero Oust


Administrado redakti

 
Urbodomo de Josselin

Demografio redakti

Demografia evoluo redakti

En 2008, Josselin enhavis 2 604 loĝantojn (t.e. kresko de 8 % kompare al 1999).

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
3 112 2 559 2 692 2 740 2 654 2 879 2 756 3 091 2 808
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
2 645 3 151 2 766 2 604 2 712 2 651 2 631 2 448 2 453
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
2 500 2 254 2 351 2 135 2 238 2 099 2 195 2 260 2 328
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2008 2009
2 231 2 283 2 611 2 548 2 338 2 421 2 582 2 604 2 553

Bretona lingvo redakti

  • Komence de la lerneja jaro en 2007, 17,1 % el la komunumaj infanoj estis registritaj en dulingvaj elementaj lernejoj[2].

Lokoj kaj monumentoj redakti

Religia heredaĵo redakti

La baziliko Notre-Dame-du-Roncier, ankaŭ nomata paroĥa preĝejo Notre-Dame-du-Roncier, konstruita fine de la 12-a jc kaj plurfoje pligrandigita kaj modifita estas klasita monumento historia ekde 1927 kaj 1929[3]. Ĝi enhavas la kuŝostatuojn de Olivero la Kvina de Clisson, konestablo de Francio, kaj de ties edzino Margareta de Rohan (ĉ. 1330-1406).

La Fontano de la Dipatrino, dirata Mirakla Fontano, fontano de devoteco al Notre-Dame-du-Roncier, datiĝanta de 1675, restaŭrita en 1958 estas murfontano registrita monumento historia en 1928.

La preĝejo Sainte-Croix fondita en 1060 sur la loko dirata la priorejo de Josthon de Porhoët. Ĝiaj navo de la 11-a jc kun ebena absido, masiva turo kaj flanka kapelo estis registritaj monumentoj historiaj en la 9-a de septembro 1975[4]. La kalvario, el granito, vidigas krucumitan Kriston, sanktan Laŭrencon, sanktan Johanon la Baptisto, kronitan sanktan annan kaj la Dipatrino kun infano, piede estas skribita 'registrita monumento historia' ekde la 25-a de septembro 1928.

La preĝejo Saint-Martin, kiu dependis de la priorejo fondita en 1105, fariĝis paroĥa en ĉ. 1400. Ĝi estis multe modifita en la 17-a jc, la navo estis detruita en la 19-a jc kaj kapelo estis rekonstruita surloke. Ĝi gravas por la romanika bretona arkitekturo caxr ĝi estas kopio de la vera benediktana plano. Ĝi estis registrita monumento historia en la 16-a de decembro 2003[5]

Laika heredaĵo redakti

La centro de la urbo inter la baziliko kaj la kastelo konsistas el mezepokaj lignostrukturaj domoj kaj el ŝtonaj domoj. Estis registritaj monumentoj historiaj :

  • la domo de la placo Notre-Dame konstruita en la 15-a jc, registrita en la 17-a de aprilo 1931,
  • la domo datita de 1538 kun spindelformaj pilastroj teretaĝe kaj ligna strukturo de la 3-a rue Georges-Le-Berd, la malnova Grande-Rue la 17-an de majo 1933,
  • tiu de la strato Glatinier datita de 1602, registrita la 16-an de majo 1944,
  • tiu de la 21-a strato Olivier-de-Clisson registrita en 1933 poste klasita en la 9-a de marto 1939,
  • tiu de la 27-a strato Olivier-de-Clisson registrita en 1931,
  • tiu de la 4-a placo de la résistance registrita la 19-an de majo 1944,
  • du domoj sur strato Saint-Michel,


Media heredaĵo redakti

 
La rivero Oust

La rivero Oust konsistigas, kun la malnovaj remparoj, la limon de la mezepoka urbo.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

Ĝemeliĝoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti