Planedo Naŭ

hipoteza naŭa planedo de Sunsistemo

Planedo Naŭ (angle Planet Nine) estas antaŭsupozata planedo en la sunsistemo, kies gravitaj efektoj klarigus la malprobablaj orbitoj de almenaŭ ses transneptunaj objektoj. Ĝian eblan ekziston anoncis sciencistoj el Kalifornia Instituto de Teknologio en januaro 2016.[1] La planedo ne estis observita rekte, sed ĝia ekzisto estas derivita el konduto de transneptunaj objektoj. Ĝi havus dekoble pli da maso ol la Tero kaj sia orbito komencus je proksimume 200 AU ĝis 1200 AU.

Planedo Naŭ
hipoteza planedo • planedo preter Neptuno
Informoj
vdr

Ĝis jaro 2006 estis la planedo Plutono konsiderita kiel la naŭa planedo, sed dum Ĝenerala Asembleo de Internacia Astronomia Unio tiujare por ĝi estis kreita nova kategorio nanplanedo, ekde tiam la sunsistemo havas 8 konatajn planedojn.


Referencoj redakti

  1. Achenbach, Joel; Rachel Feltman. New evidence suggests a ninth planet lurking at the edge of the solar system (angle). The Washington Post (2016-01-20). Alirita 2016-01-21.

Vidu ankaŭ redakti