Plano Schlieffen

(Alidirektita el Plano de Schieffen)

La Plano Schlieffen (germane Schlieffen-Plan) estis la nomo donita post la Unua Mondmilito al la plansciaro malantaŭ la Germana invado de Francio kaj Belgio la 4an de Aŭgusto 1914. Batalkampa marŝalo Alfred von Schlieffen, nome Ĉefo de la Generala Stabanaro de la Imperia Armeo el 1891 al 1906, desegnis deplojplanon por militvenka ofensivo, en unu-fronta milito kontraŭ la Tria Franca Respubliko el 1905–06. Post la milito, la Germanaj oficialaj historiistoj de la Reichsarchiv kaj aliej verkistoj, priskribis la planon kiel projekto por la venko. Germanaj historiistoj postulis ke la plano estis ruinigita de la Generaloberst (Kolonel-Generalo) Helmuth von Moltke, nome Ĉefa Komandanto de la Germana armeo post Schlieffen retiriĝis en 1906, kiu estos elpostenigita post la Unua Batalo de la Marno (5a–12a de Septembro 1914).

Post-militaj verkoj de veteranaj Germanaj oficiroj kiel Hermann von Kuhl, Gerhard Tappen, Wilhelm Groener kaj la historiistoj de la Reichsarchiv estre de la iama Oberstleutnant (Leŭtenant-Kolonelo) Wolfgang Förster sukcesis establi komune akceptita rakonto ke estis la malsukceso de Moltke (la Juna) por sekvi la projekton, pli ol la Germana strategia miskalkulo, kio kondamnis la militantojn al kvar jaroj de elĉerpa milito anstataŭ la rapida, decida konflikto kiu ĝi devus esti el germana vidpunkto. En 1956, la konservema historiisto Gerhard Ritter publikigis Der Schlieffenplan: Kritik eines Mythos (La Schlieffen Plano: mitokritiko), kiu komencis periodon de revizio, kiam la detaloj de la supozita Schlieffen Plano estis submetita al detaligo kaj kuntekstigo. La konsidero ke la plano estis agadplano estis malakceptita ĉar tio estis mala al la tradicio de Prusia militplanado establita de Helmuth von Moltke la Maljuna, kiu traktis militoperacojn kiel io esence neantaŭvidebla. Planoj por mobilizo kaj deplojado povus esti desegnitaj sed la kampanjoplanoj estis svagaj; pli ol klopodi dikti al subkomandantoj, la komandantoj donu la intencon de la operaco kaj la subuloj havu sekretemon por plenumi ĝin pere de taktikoj misi-tipaj.

En verkoj el la 1970-aj jaroj, Martin van Creveld, John Keegan, Hew Strachan kaj aliaj studis la praktikajn aspektojn de invado de Francio tra Belgio kaj Luksemburgio. Ili konsideris ke la fizikaj limigoj de la fervojoj en Germanio, Belgio kaj Francio kaj la ŝoseretoj de Belgio kaj norda Francio faris neeble movi sufiĉajn trupojn kaj sufiĉe rapide por lukti decidan batalon se la Francoj retiriĝus el la landlimo. Plej el la antaŭ-1914 planado de la Germana Generala Stabanaro estis sekreta kaj la dokumentoj estis detruitaj kiam la deplojplanoj estis anstataŭitaj ĉiuaprile. La bombardado de Potsdam en Aprilo 1945 detruis la arkivon de la Prusia armeo kaj nur nekompletaj registroj kaj aliaj dokumentoj survivis la bombardadon. Kelkaj registroj iĝis disponeblaj post la falo de la Germana Demokratia Respubliko (GDR), kio faris skizon de la Germana milit-planado ebla por la unua fojo, montrante ke multo de la post-1918 verkaro estis malprava.

En la 2000-aj jaroj, estis malkovrita la dokumento RH61/v.96 en la trezoro heredita el la GDR, nome dokumento kiu estis uzita en studo de la 1930-aj jaroj pri militplanado de la antaŭmilita Germana Generala Stabanaro. Oni trovis indikojn de la militplanado de Schlieffen estis nur ofensiva kio metis liajn verkojn kaj diskursojn pri taktiko en grandan strategion. El artikolo de 1999 en la gazeto War in History kaj en Inventing the Schlieffen Plan (2002) al The Real German War Plan, 1906–1914 (2011), Terence Zuber engaĝiĝis en polemiko kun Terence Holmes, Annika Mombauer, Robert Foley, Gerhard Gross, Holger Herwig kaj aliaj per sia propono ke la Schlieffen Plano estis mito pensita en la 1920-aj jaroj, fare de partiaj verkistoj, intence al senkulpigi ilin mem kaj montranta ke la Germana militplanado ne okazigis la Unuan Mondmiliton, kion subtenis Hew Strachan.

Bibliografio redakti

  • Creveld, M. van (1980) [1977]. Supplying War: Logistics from Wallenstein to Patton (repr. ed.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29793-6.
  • Doughty, R. A. (2005). Pyrrhic Victory: French Strategy and Operations in the Great War. Cambridge, MA: Belknap Press. ISBN 978-0-674-01880-8.
  • Edmonds, J. E. (1926). Military Operations France and Belgium, 1914: Mons, the Retreat to the Seine, the Marne and the Aisne August–October 1914. History of the Great War Based on Official Documents by Direction of the Historical Section of the Committee of Imperial Defence. I (2nd ed.). London: Macmillan. OCLC 58962523.
  • Foley, R. T. (2006) [2003]. Alfred von Schlieffen's Military Writings. London: Frank Cass. ISBN 978-0-7146-4999-3.
  • Foley, R. T. (2007) [2005]. German Strategy and the Path to Verdun: Erich von Falkenhayn and the Development of Attrition, 1870–1916 (pbk. ed.). Cambridge: CUP. ISBN 978-0-521-04436-3.
  • Humphries, M. O.; Maker, J. (2010). Germany's Western Front, 1915: Translations from the German Official History of the Great War. II. Waterloo Ont.: Wilfrid Laurier University Press. ISBN 978-1-55458-259-4.
  • Humphries, M. O.; Maker, J. (2010). "Foreword, Hew Strachan". Germany's Western Front, 1915: Translations from the German Official History of the Great War. II. Foreword. Waterloo Ont.: Wilfrid Laurier University Press. ISBN 978-1-55458-259-4.
  • Humphries, M. O.; Maker, J. (2013). Der Weltkrieg: 1914 The Battle of the Frontiers and Pursuit to the Marne. Germany's Western Front: Translations from the German Official History of the Great War. I. Part 1 (1st ed.). Waterloo, Canada: Wilfrid Laurier University Press. ISBN 978-1-55458-373-7.
  • Keegan, J. (1998). The First World War. New York: Random House. ISBN 978-0-09-180178-6.
  • Ritter, G. (1958). The Schlieffen Plan, Critique of a Myth (PDF). London: O. Wolff. ISBN 978-0-85496-113-9. [1] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.
  • Stahel, D. (2010) [2009]. "Conclusions". Operation Barbarossa and Germany's Defeat in the East (pbk. ed.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-17015-4.
  • Strachan, H. (2003) [2001]. The First World War: To Arms. I (pbk. ed.). Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-926191-8.
  • Zuber, T. (2002). Inventing the Schlieffen Plan. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-925016-5.
  • Zuber, T. (2010). The Real German War Plan 1904–14 (e-book ed.). New York: The History Press. ISBN 978-0-7524-7290-4.
  • Zuber, T. (2011). The Real German War Plan 1904–14. Stroud: The History Press. ISBN 978-0-7524-5664-5.

Eksteraj ligiloj redakti