Plateliai

urbeto en la nordokcidento de Litovio

Plateliai (jen litove, prononco pli-malpli [plaTElej], ĵemajtie Platelē) estas urbeto en la nordokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Plungė, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Telšiai (Telŝiao). Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 1 021 loĝantoj. La urbeto Plateliai situas meze de la Nacia parko Ĵemajtio, borde de la plej granda el multaj ĉirkaŭaj lagoj en la teritorio. Plateliai estas la sidejo de la administracio de la parko kaj populara turista loko.

Plateliai · Platelē
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Telšiai (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Plungė
Demografio
Loĝantaro 1 021  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 3′ N, 21° 49′ O (mapo)56.0521.816666666667Koordinatoj: 56° 3′ N, 21° 49′ O (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Plateliai · Platelē (Litovio)
Plateliai · Platelē (Litovio)
DEC
Situo de Plateliai · Platelē

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plateliai [+]
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la tradicia ligna katolika kirko de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de 1744
 
la samnoma lago Plateliai