La PlayStation VR2PS VR2 estas virtualrealeca aparato uzebla kun la videoludilo PlayStation 5 disvolvita de Sony Interactive Entertainment. Ĝi estis surmerkatigita la 22-an de februaro 2023 je prezo de 549.99 dolaroj.

PlayStation VR2
virtual reality headset model • ekrankasko de miksita realo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo PlayStation VR
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio

redakti

La unua PlayStation VR de Sony aperis en 2016. La firmao sekve anoncis la duan generacion PlayStation VR2 por la PlayStation 5 okaze de la Consumer Electronics Show de 2022. Laŭ Bloomberg, la komenca produktado de la PS VR2 estis duonigita pro malalta nombro de antaŭmendoj. Tio tamen estis rapide malkonfirmita de Sony.

Aparato

redakti

La kasko konektiĝas al la PlayStation 5 per ununura kablo de tipo USB-C. Male de la unuageneracia PlayStation VR, kiu sekvis la movadojn de la ludanto per unu PlayStation Camera, la PS VR2 sekvas la movadojn per kvar fotiloj sur la kasko.

La PlayStation VR2 havas OLED-panelon kun ekranrezolucio 4K. Ĉiu okullenso havas densecon de 2 000 x 2 040 pikseloj. La PS VR2 ankaŭ proponas novajn manilojn, nomatajn Sense. Ili povas detekti la intensecon de la tuŝo de la fingroj.