Monumenta Toreejo de Pamplono

La Toreejo de Pamplona, nome Monumenta Toreejo de Pamplono aŭ Toreejo Monumental de Pamplono estas la toreejo projektata en 1920 por okazigo de toreado en Pamplona, Hispanio. Estas la plej granda toreejo de Navaro, la tria plej granda de la mondo laŭ enhavo (ĉirkaŭ 19.720 spektantoj, post la lasta reformo kiu plenumas la regularon pri sekureco), kaj estas tutmonde konata pro la Taŭrokuroj de la Feria de San Fermín, kiu okazas ĉiujare el 7a al 14a de julio. Aktuale uzeblas ankaŭ por koncertoj kaj spektakloj.

Monumenta Toreejo de Pamplono
toreejo [+]

LandoHispanio
RegionoEŭskio
SituoPamplono
- koordinatoj42° 48′ 57″ N, 1° 38′ 22″ U (mapo)42.815866-1.639548Koordinatoj: 42° 48′ 57″ N, 1° 38′ 22″ U (mapo)

ArkitektoFrancisco Urcola Lazcanotegui

Estiĝo1920

Monumenta Toreejo de Pamplono (Navaro)
Monumenta Toreejo de Pamplono (Navaro)
DEC
Monumenta Toreejo de Pamplono
Monumenta Toreejo de Pamplono
Lokigo de Navaro en Hispanio
Map
Monumenta Toreejo de Pamplono
Vikimedia Komunejo:  Plaza de toros Monumental de Pamplona [+]
vdr
Ekstero de la Toreejo de Pamplona. Pordo de la strateto, tra kie eniras la kuristoj kaj taŭroj dum la Taŭrokuroj.
Liberigo de taŭretoj post Taŭrokuro de Sanfermines, Toreejo de Pamplona.

Ĝi inaŭguriĝis por la Sanfermines, la 7 de julio de 1922, realigata de la arkitekto de Donostio Francisco Urcola, kun enhavkapablo de 13.620 lokoj.[1]

En 1966 ĝi estis reformata de Rafael Moneo kunlabore kun la inĝeniero Carlos Fernández Casado, kiuj ampleksigis la strukturon de betono kaj atingante enhavkapablon de 19.529 spektantoj.

Notoj redakti