Plekogloso

(Alidirektita el Plekoglosedoj)

La Plekogloso {en japana aju アユ, 鮎, 年魚, 香魚} aŭ dolĉofiŝo, Plecoglossus altivelis, estas amfidroma fiŝo, nome la ununura specio de la genro Plecoglossus kaj en la familio Plekoglosedoj. Ĝi estas parenca de la osmeredoj kaj estas lokita en la ordon Osmeroformaj. Ĝi estas indiĝena de la Palearkta ekozono, kaj loĝas en riveroj, lagoj kaj marbordaj akvoj de okcidenta Hokajdo en Japanio suden al Koreio, Ĉinio, Tajvano kaj Hongkongo.

Sweetfish, Plecoglossus altivelis.jpg
Sweetfish, Plecoglossus altivelis
Aju no ŝio jaki 鮎の塩焼き
(Plekoglosoj rostitaj kun salo)

La komuna nomo "dolĉofiŝo" rilatas al dolĉeco de ties viando. Alude al ties tipa unujara vivodaŭro, ĝi ricevas ankaŭ komunan nomon en japana kiel 年魚 ("jar-fiŝo"). Tiu fiŝospecio estas en la Gubernio Gunma la gubernia fiŝo.

Subspecioj redakti

Oni agnoskas kutime tri subspeciojn, sed ties statuso estas foje pridemandata kaj pro tio la specio povus esti ankaŭ monotipa:[1]

  • Plecoglossus altivelis altivelis (Temminck & Schlegel, 1846) (Ajua dolĉofiŝo)
  • Plecoglossus altivelis chinensis Vu Jun-Fei kaj Ŝan Ksiu-Juan, 2005
  • Plecoglossus altivelis ryukyuensis Mucumi Niŝida, 1988 (Rjukjua dolĉofiŝo)

Notoj redakti

  1. FishBase species, Plecoglossus altivelis, Februaro 2012.