Plekopteroj

(Alidirektita el Plekoptero)

La Plekopteroj foje nomataj ŝtonmuŝoj (Steinfliege en germana, Stonefly en angla, ĉar ili ripozas tre ofte sur la ŝtonoj de la bordoj de akvejoj) estas ordo de insektoj, subklaso de Pterigotoj, kaj superordo de Ortopteroideoj, kun flugiloj, de korpo mola kaj longeca. Temas pri antikva grupo, el kiu oni trovas fosiliojn datantaj almenaŭ de la komenco de la Karbonio.

Larvo de Plekoptero

Estas aktuale pli ol 2000 specioj de Plekopteroj registritaj en la mondo, kun grandoj de nur kelkaj milimetroj al 5 cm. Nordameriko registris kvarfoje pli da specioji ol Eŭropo.[1].

Notoj redakti

  1. Guide des insectes, Zahradnik et Severa, Hatier, 1984, ISBN 22 18 02261 3, ISSN 0750 8921