Pleska grilbirdo
La Pleska grilbirdo (Locustella pleskei), konata ankaŭ kiel Pleska makula grilbirdo , estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto).
Pleska grilbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pleska grilbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Locustella pleskei (Taczanowski, 1889) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu malgranda paserina birdo 13-14 cm longa estas senmarka silviedo. Plenkreskulo havas uniformajn olivgrizajn suprajn partojn iom pli malhele en ŝultroj, flugiloj kaj vosto. Ne tre markata hela superokula strio kun blankeca okulringo. Blankecaj subaj partoj kun pli blanka gorĝo kaj iom helbruna nuanco en flankoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbustaroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Locustella pleskei[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
- Loko en la gamo de subspecioj
- Habitata malpliiĝo Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Ebla nova specio Arkivigite je 2007-10-19 per la retarkivo Wayback Machine