Pleudihen-sur-Rance

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Pleudihen-sur-Rance (jen france, prononco plødijɛ̃ syʁ ʁɑ̃s, bretone Pleudehen) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 025 loĝantoj.

Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22197 [+]
Poŝtkodo 22690
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 025  (2021) [+]
Loĝdenso 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 31′ N, 1° 57′ U (mapo)48.510833333333-1.9519444444444Koordinatoj: 48° 31′ N, 1° 57′ U (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 24,55 km² (2 455 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen (Côtes-d'Armor)
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen (Côtes-d'Armor)
DEC
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
Situo de Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen (Francio)
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen (Francio)
DEC
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen
Situo de Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pleudihen-sur-Rance [+]
vdr

Geografio redakti

La ŝtonoj de la regiono apartenas al la kadomia epoko.

Hidrografio redakti

La rivereto de Coëtquen trairas Pleudihen de sudo norden. Ĝi fontas el la lageto de la Chenaie, inter Saint-Pierre kaj Saint-Solen. Ĝi laŭas la arbaron de Coëtquen oriente. Post trairo de pluraj lagetoj, ĝi fluas en Val Hervelin, apud la kavo de la statuo de la Virgulino, enfalas en la valon de Val Hervelin, fluas en Rouchiviers, en la arbaro de la Tougeais, sub ponto iom vale de l'Hôpital, en Pont Pée, en Chêne d'Œuc, poste ĝi serpentas en la kanejo de Pont de Cieux. Tie, ĝi fluas en la mara areo kaj miksiĝas kun la rivero Rance kaj Manika Markolo, kiuj resupreniras per la tajdo. Ĝi fluas en La Gravelle, en Villes Morvues, en Miou, en Bas Champs, en la Coquenais. Ĝi enfluas tiam en la riveron Rance antaŭ la ponto Saint-Jean-Saint-Hubert[1].

Vilaĝoj, vilaĝetoj, domaroj, domgrupoj redakti

(ne kompleta listo)

  • Le Val Hervelin - L'Hôpital - Les Villes Morvues - La Gravelle - Le Pont de Cieux - La Ville Abel - La Croix Fermale - La Coquenais - Le Buet - Les Bas Champs - La Chienne - La Ville Hue - La Haute Motte - La Touche - Carma - La Ville Hervy - Le Grand Gué - Le Petit Gué - La Ville Pian - Garos - Quincoubre - Gournou - Pellan - La Ville Jean - La Furetais - La Gare - Marival - Les Forges - Beauvais - Les Quatre Villes - le Breil - Cains - Saint-Meleuc - l'Hôstellerie - Mordreuc - La Chapelle de Mordreuc - Morin - Le Pommeret - La Helluais - Launay Mousson - La Saudrais - Beau-Soleil - Le Tertre Busnel - Le Tertre - Le Vau Nogues - Le Pont Pée - Le Haut des Champs - Le Pont Hougat - Lourmel - La Ville Blanche - La Pétonnière - La Ville Hautgomatz - Mousson - Pontlivard - La Chapelle Saint-Magloire - La Ville Boutier - La Haute Ville Boutier - Le Chêne d'Œuc - La Petite Tourniole - La Grande Tourniole - La Ville Es Genilles - La Ville au Vif - La Ville Régnier - La Magdeleine - Les Rouchiviers - la ville Ger.

Notinde estas ke la vilaĝo de Mordreuc estas regiona turisma loko pro sia haveno ĉirkaŭata de malnovaj domoj kaj foko, kiu regule alproksimiĝas al la plaĝo[2].

Historio redakti

La paroĥo de Pleudihen apartenis al la dekanlando de Dol, kiu apartenas al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al Nia-Damo. Ĝi havis kiel paroĥon la komunumon La Vicomté-sur-Rance.

Komence de la 13-a jc, Mathilde, Damo de Landal estis interŝanĝinta la dekonimpostojn de Épinac al Johano la Unua, Abato de Abatejo Notre-Dame du Tronchet kontraŭ tiuj de Pleudihen, kiun tiu cedis en julio 1244 al la Kanonikaro de Dol. La dekonimpostoj de la paroĥo estis profite al la abatejo de Tronchet en la deklaroj de 1685 kaj de 1790. Ankaŭ la prefektejo de Breil dependis de la abatejo.

En 1246, la sama abato forlasis la terbienon de Val-Hervelin al Thomas de Rochefort, kontraŭ la dekonimpostoj de Saint-Suliac. En tiu sama jaro, akto en malnova franca lingvo redaktita de Robert Hervé, seneskalo de Henri d'Avaugour, senjoro de Dinan, Agnès, filino de Guillaume de Coëtquen kaj edzino de Geoffroy Le Blanc, vendis al la abatejo de Tronchet ĉion kion ŝi posedis en Pleudihen[3]. En 1286 la monaĥoj kaj Jean-Marie de Caim, filo de Pierre-Marie, interkonsentis pri du terbienoj en vilaĝeto Cains[4]. Bonabe la Bégasse fondis en 1379 la priorejon Saint-Lunaire, poste dirata Priorejo Saint-Nicolas de l'Hôstellerie, en vilaĝo l'Hôtellerie, situanta je 1 km de Palaceto de Saint-Meleuc. Ĝi estis forlasinta ankaŭ siajn bienojn al Robert Pépin, abato de Tronchet[5].

Heraldiko redakti

  Blazono france D'or au chef denché de six pièces de sable.
esperante Ora kun sabla kapo kun ses segildentoj
Detaloj

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
aprile 1992 Michel Vaspart UMP departementa konsiliano, unua vicprezidanto de Komunumaro de Dinan


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio redakti

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[6])
1962196819751982199019992008
2 0562 3182 3512 4612 4952 5162 775

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Preĝejo Notre Dame tute restaŭrita
  • Muzeo pri pomo kaj cidro en La Ville Hervy
  • Konserva pomarbejo
  • Haveno de Mordreuc kaj ties foko
  • Plaĝoj de Mordreuc kaj de La Ville Ger
  • Valo de Val Hervelin
  • Dolmeno de la arbaro de La Tougeais inter L'Hopîtal kaj Rouchiviers
  • Ĉevalbredejo de La Touche Porée

Ĝemeliĝo redakti

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

  • Jean-Baptiste Charles Bouvet de Lozier, esploristo, naskiĝinta kaj mortinta en Pleudihen, kiu havas straton kun lia nomo.
  • Jean Mordreuc, skribisto, romanisto, naskiĝinta en Pleudihen, (1908-1982).
  • Émile Bouétard (1915-1944) kaporalo de la francaj paraŝutistoj SAS : unua mortinto en la albordiĝo de la 6-a de junio 1944.
  • Hippolyte de la Morvonnais.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-19. Alirita 2013-10-18.
  2. Artikolo de gazeto "Le Télégramme" de la 30-a de julio 2011
  3. Michel Pelé , Les établissements religieux dolois, les Bénédictins du Tronchet, Combourg, Rennes, 1975-2009, p. 6.
  4. Michel Pelé, ops. cit. p.7.
  5. Michel Pelé, ops. cit. p. 8.
  6. Pleudihen-sur-Rance sur retpaĝo de INSEE

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti