Población de Arroyo

Población de Arroyo [poblaZJON deaROĝo] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Población de Arroyo estas komprenebla etimologie kiel Loĝloko de Rojo (alude al nuna submunicipo Arroyo (Rojo)).

Población de Arroyo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34347
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 4° 52′ U (mapo)42.336388888889-4.8738888888889Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Población de Arroyo (Provinco Palencio)
Población de Arroyo (Provinco Palencio)
DEC
Población de Arroyo
Población de Arroyo
Situo de Población de Arroyo
Población de Arroyo (Hispanio)
Población de Arroyo (Hispanio)
DEC
Población de Arroyo
Población de Arroyo
Situo de Población de Arroyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Población de Arroyo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Población.
 
Preĝejo de Arroyo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 270 loĝantojn el la jaro 1940. Ĝi distas 54 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Población de Arroyo kaj Arroyo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti