Podiceps

(Alidirektita el Podicepo)

Podicipo (Podiceps) estas genro de birdoj de la familio de greboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Podicipoj
Grizvanga grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi havas reprezentantojn kiuj reproduktiĝas en Eŭropo, Azio, Norda, kaj Sud-Ameriko. Plej specioj el lat norda hemisfero migras vintre al marbordoj aŭ pli varmaj klimatoj.

Ili reproduktiĝas en vegetaĵaraj areoj de nesalakvaj lagoj, kaj nestumante ĉe la akvobordo, ĉar ties kruroj estas tro malantaŭe en la korpo kaj ne permesas facilan piediradon. Kutime la ino demetas du ovojn, kaj la striecaj junuloj povas esti portataj surdorse fare de plenkreskuloj.

La tuta genro estas elstaraj naĝantoj kaj plonĝantoj, kaj persekutas siajn fiŝajn predojn subakve.

Plenkreskuloj havas rimarkindajn reproduktajn plumadojn, sen diferencoj inter seksoj. Vintre, la plumaro senkoloriĝas al blankoj kaj grizoj.

Etimologio redakti

Pri la latinlingva scienca nomo, Podiceps devenas el la latina podex, pugo kaj pes, piedo (ĉi tie kruroj, pro ties malantaŭa situo en la korpo)[1].

Sistematiko redakti

La Nigrakola, la Kolombia, la Arĝenta kaj la Junina greboj estas tre proksime rilataj kaj estis iam foje separataj kiel genro Dyas. La Granda grebo estis ankaŭ foje separata kiel la ununura membro de la genro Podicephorus.

Unu el tre malnovaj fosilioj de greboj konataj fakte apartenas al tiu genro. Pri greboj, la fosilia registraro estas nesufiĉa, kompleta por la lastaj 5 milionoj da jaroj sed tre nekompleta por antaŭ la Plioceno.

Fosiliaj specioj de Podiceps estas la jenaj:

  • Podiceps oligocaenus (John Day, fina Oligoceno/komenca Mioceno)
  • Podiceps cf. auritus (komenca Plioceno de Florido, Usono) – iam P. pisanus, P. howardae kaj Pliodytes lanquisti
  • Podiceps subparvus (meza Plioceno de Kalifornio, Usono)
  • Podiceps discors (fina Plioceno de OkC Usono)
  • Podiceps? sp. (fina Plioceno de OkC Usono) – see Murray (1967)
  • Podiceps sp. (komenca Pleistoceno de Dursunlu, Turkio) – vidu Louchart et al. (1998)
  • Podiceps dixi (fina Pleistoceno)
  • Podiceps parvus (fina Pleistoceno de Ok Nordameriko)

Inter la materialo atribuita al P. parvus estis ostoj de alia specio, kiu povus aparteni aŭ ne aparteni al tiu genro (Murray 1967).

Referencoj redakti

  1. Cabard kaj Chauvet (2003)

Literaturo redakti