Pohorská Ves
Pohorská Ves (antaŭe Terčí Ves, germane Theresiendorf) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov. Vivas ĉi tie 245 loĝantoj (2024).
Pohorská Ves (Terčí Ves) | |||
germane Theresiendorf | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Linharto kaj infocentrejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pohorská Ves | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Kaplice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Novohrada cismontaro | ||
Situo | Pohorská Ves | ||
- alteco | 760 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 40′ 12″ N 14° 38′ 52″ O / 48.67000 °N, 14.64778 °O (mapo) | ||
Areo | 13,58 km² (1 358 ha) | ||
Loĝantaro | 245 (2024) | ||
Denseco | 18,04 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1769 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 382 83 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545694 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.pohorskaves.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Stropnice, Benešov nad Černou, Dolní Dvořiště, Malonty, Sankt Martin, Sandl, Windhaag apud Freistadt kaj Bad Großpertholz.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1769.
Loĝantaro
redaktiEvoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 879 |
1880 | 2 751 |
1890 | 2 772 |
1900 | 2 770 |
1910 | 2 578 |
1921 | 2 412 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 202 |
1950 | 431 |
1961 | 286 |
1970 | 306 |
1980 | 294 |
1991 | 308 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 323 |
2014 | 261 |
2016 | 264 |
2017 | 264 |
2018 | 247 |
2019 | 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 239 |
2021 | 207 |
2022 | 247 |
2023 | 247 |
2024 | 245 |
Partoj de municipo
redakti- Pohorská Ves (katastra teritorio (k. t.) parte Dolní Příbraní, alie Pivonice u Pohorské Vsi)
- Janova Ves (k. t. Dolní Příbraní)
- Lužnice (k. t. Lužnice u Pohorské Vsi)
- Pohoří na Šumavě (k. t. Pohoří na Šumavě)
Pereintaj domaroj
redakti- Dolní Příbraní – pereinta municipo sudoriente de Pohorská Ves. En la jaro 1921 ĝi havis preskaŭ 527 loĝantojn. Ĝi pereis en la jaro 1956.
- Horní Přibraní – pereinta vilaĝo
- Jiřice – pereinta vilaĝo apud ŝoseo al Pohoří. En la jaro 1921 ĝi havis 115 loĝantojn. Ĝi pereis en la jaro 1955.
- Leopoldov – pereinta vilaĝo
- Pavlína – pereinta domaro
- Skleněné Hutě – pereinta domaro
- Stříbrné Hutě – pereinta domaro
- Terčí Huť – devena domaro kun kvar kaj vitrogisejo, sude de Ĵofina praarbaro
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Linharto
- Ĵofina praarbaro – la plej malnova naturrezervejo en mez-Eŭropo, proklamita fare de Buquoy, la posedanto se senjorujo la 28-an de aŭgusto 1838 sur areo 40 ha (pli poste disvastigita al 102 ha). La valora praarbaro ne estas al publiko alirebla.
Turismaj limpasejoj
redaktiSur la teritorio de municipo estas turismaj limpasejoj en Aŭstrion, nome sur turismaj padoj:
- Pohoří na Šumavě - Stadlberg
- Stříbrné Hutě - Joachimsthal
Plu estas ĉi tie komuna limvojo Pohorská Ves - Bad Großpertholz.
Pluaj fotoj
redakti-
Vido al vilaĝplaco de la preĝejo
-
Monumento al civitanoj falintaj dum la unua mondmilito
-
Vendejo kun miksita varo
-
Tombejo surrande de Pohorská Ves
-
Teritorio de la pereinta municipo Dolní Přibrání en la sudokcidenta parto de la municipa katastro