Poienile de sub Munte

komunumo en Rumanio

Poienile de sub Munte [pojenile] (hungare: Havasmező) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 5 226 loĝantojn (rusinoj, germanoj), en 1992 10 561 (rusinoj, rumanoj, 4 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1411. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).

Poienile de sub Munte
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Maramureș
Alinome Havasmező (hungare), Русь Поляни (ukraine), פאליען-ריסקווה (jide), Reußenau (germane)
Iama hungara departemento Máramaros
Situo 47° 50′ N, 24° 27′ O (mapo)47.82666666666724.448611111111Koordinatoj: 47° 50′ N, 24° 27′ O (mapo)
Poienile de sub Munte (Rumanio)
Poienile de sub Munte (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 548 m
Poŝtkodo 437220
Loĝantaro 10,073 (en 2011; 10.033 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 108482
vdr

La komunumo konsistas nur el la samnoma vilaĝo, sed estas per siaj proksimume 10.000 loĝantoj pli granda ol multaj rumaniaj urboj.

Poienile de sub Munte situas ambaŭflanke de la rivereto Ruscova. La komunumo norde limas al Ukrainio, sed la precipaj trafikaj ligoj estas laŭ la rivereta valo, do okcidenten, al Ruscova kaj Leordina.

Fonto redakti

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti