Polentinos

Polentinos [polenTInos] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Polentinos
Iglesia de Nuestra Señora de la Antigua, Polentinos 01.jpg
Administrado
Poŝtkodo 34846 [+]
Demografio
Loĝantaro 44  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 4° 32′ U (mapo)42.938888888889-4.5269444444444Koordinatoj: 42° 56′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 224 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Polentinos
Situo de Polentinos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Polentinos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 300 el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 124 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas tre proksime de San Salvador de Cantamuda kaj de Cervera de Pisuerga, kun kies municipaj teritorioj ĝi limas. Proksime al la municipo estas la Natura Parko Montaña Palentina kaj la Akvorezervejo de Requejada.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti