Poligenismo (el la grekaj poli = multe + Génos = raso), estas teorio, dirita ankaŭ polifiletismo, kiu proponas la plurecon de origino de la diversaj homaj tipoj, kaj de la pasinto kaj nuno. Opone al tiu, laŭ monogenismo la tuta homaro havas unusolan kaj unikan derivadon identigitan en iu origina paro. [1]

Preadamismo redakti

Antaŭ ol la kreiĝo de la du biologiaj teorioj, disvolviĝontaj precipe en la 19-a jarcento surbaze de paleontologiaj studoj kaj de evoluismaj teorioj, poligenismo kaj monogenismo trovis fundameton en filozofiaj spekulativadoj kiuj antaŭproponis unuan formon de poligenismo per la hipotezo de antaŭadamismo: termino uzita unuafoje en 1655 de la franca libertina kaj jarmilista Isaac La Peyrère kiu en la verkoj Praeadamitae sive Exercitatio super Versibus duodecimo, decimotertio, et decimoquarto, capitis quinti, Epistolae D. Pauli ad Romanos, quibus inducuntur Primi Homines ante Adamum conditi ([La antaŭadamanoj, aŭ ekzercado sur la versegoj 12-a,13-a, kaj 14-a de la 6-a ĉapitro de la Epistolo al la Romanoj de la dia Paŭlo, veersegoj en kiuj estas suozigitaj la unuaj homoj kreitaj antaŭ ol Adamo), publikigita anonime en Amsterdam en 1655), kaj en la Systema theologicum ex Praeadamitarum hypothesi (Sinteno de la teologoj rilate la hipotezon pri la antaŭadamanoj) opiniis povi elkuŝejigi el la Biblio la samtempan ekziston de multaj paroj antaŭ ol la kreiĝo de Adamo.

Poligenismo, monogenismo kaj teorio de la plurasoj redakti

Malsame ol la tiama juda-kristana[2] vidpunkta skemo de monogenismo, kiu trovis filozofian kaj teologian justigon en la doktrino de la origina peko de Sankta Aŭgusteno de Hipono [3], la poligenista teorio disvolviĝis precipe sekve de la renkontiĝo kun la popoloj de la Novmondo kiuj, unuajuĝe, ŝajnis ne respekti la genealogiajn skemojn de monogenismo pro malebleco kompreni kiel la posteularo de Adamo povus transmigri al tiu kontinento.

Naskiĝis tial en 1520 kultura alo poligenista kiu havis sian teorian pivotpunkton en la svisa medicinisto Paracelsus (14931541) kiu alvenis nei la universalan karakteron de la elaĉeta enkarniĝo de Jesuo [4], kaj en penso de Giordano Bruno (1548-1600) kiu subtenis la spontanan generagon kaj de homoj kaj de bestoj el la tero kaj ke ne unusola estis la prapatro de la homaro; malsame ol la juda-kristana tradicio (legebla, ekzemple, en la apokrifo 4-a 4-a de Ezra), antaŭ ol Adamo estus kreintaj la patriarkoj Ĥanoĥo kaj Leviathan [5]. Sur la sama linio marŝis Giulio Cesare Vanini (15851619)[6], filozofo, medicinisto, naturalisto kaj libera pensulo, kiu suferis la saman sorton (ne, tamen, pro tiu teorio de poligenismo) de Giordano Bruno, nome la brulŝtiparo.

Kaj poligenismo kaj monogenismo provizis, bedaŭrinde, la fundamenton, en iuj tre aprobe, por la prirasa teorio.[7]

Laŭ monogenismo, laŭsupoze biblia, la homa speco descendis el Adamo, unika origina homo kaj perfekta kaj kreita de Dio, dum la aliaj homaj rasoj devenus el la filoj de Noa. Laŭ, ekzemple, la naturalisto Georges-Louis Leclerc de Buffon (1707-1788) inter la rasoj la malpli malperfekta estas la blanka dum ĉiuj aliaj estas, male, malsuperaj degeneritaj kompare kun tiu kaj karakterizitaj per generaada nekapablo inter ili.

Akceptis poligenismon ankaŭ Georges Cuvier (1769–1832), kiu unua klasifikis la homajn rasojn en blankaj, flavaj kaj nigraj, de Louis Agassiz (1807-1873) kaj de Samuel George Morton (1799-1851), kiu subtenis ke la homaj rasoj estas rezultoj de diverstempaj kreadoj okazintaj en malsamaj areoj de la Tero, kie poste naskiĝis la nacioj. Laŭ ili, la rasaj malsamaĵoj estas kunnaskaj kaj senŝanĝaj kaj karakterizitaj per evidenta hierarkio en kies kulmino staras la blankuloj kaj malkulmine la kolorhaŭtuloj.

Poligenismo fariĝis tiel, foje, teoria justigo de la diferencoj inter la homoj pro kiuj la homaro havas malsamajn originojn, sed nur kiu descendas el Adamo kaj Evo estas tute homa kaj civilrajta. Atinginte tiel kompromison kun la teorioj de monogenismo, okazis ke iuj poligenismaj teoriuloj aŭdacis justigi la ekstermadojn de la amerikaj aborigenoj de Norda Ameriko, kaj foje ankaŭ de Suda Ameriko, la ekspluaton de la afrikaj sklavoj... [8]

Rilate tiun supozitajn rasajn malsamaĵojn, kutime reagis teologoj kaj dokumentoj de la Katolika Eklezio kiel okazis en Salamanko, kien imperiestro Karlo la 5-a kunvenigis teologojn kaj filozofojn kaj ekleziulojn por ke estu decidita la kverelo pri la homeco kaj samrajteco de amerindaj indigenoj. La preskaŭ unuanima sentenco estis: plena egaleco kaj rateco! Sur tiu principo marŝos la tuta estonta kolonja leĝaro de la hispana regno.[9]

Notoj redakti

  1. Vidu: Enciclopedia Sapere.it ĉe la ĝusta voĉo.
  2. Kaj certe ankaŭ islama.
  3. Fiorenzo Facchini, Le sfide dell'evoluzione: in armonia tra scienza e fede, Jaca Book, 2008 p.144 kaj ss.
  4. Girolamo Cotroneo, Filosofia e scienze, Rubettino Editore, 2005 p.48.
  5. Giuliano Gliozzi, Le teorie della razza in età moderna, Loescher 1986, p. 114-115
  6. Foje oni opiniis povi krei per poligenismo novan argumenton favore al ateismo, dum iom post ion la religia monogenismo tia restadis pro la unueco de la komuna dia bildo Gen 3), kaj ne pro la biologia komuna origino. Carlo Molari, La teologia cattolica di fronte all’evoluzionismo darwinista ieri e oggi, in Gianfranco Ghiara (ed.), kaj Il darwinismo nel pensiero scientifico contemporaneo, Napoli, Guida, 1984.
  7. En nuna katolikismo estas ankoraŭ asertata monogenismo, kiu tamen ne koncernas la historian kaj biologian originon, sed la fakton ke ĉiuj homoj estas kreitaj laŭ la bildo de Dio kaj elaĉetitaj de Kristo kaj libere akirantaj la ĉe Dio eternan savon. Tio deveneblas implicite el la encikliko Humani generis kaj eksplicite el multego da teologoj.
  8. Michael Hesemann, Die Dunkelmänner. Mythen, Lügen und Legenden um die Kirchengeschichte. Sankt Ulrich Verlag, Augsburg 2007, ISBN 3-86744-016-6 (”Kontraŭ la Eklezio. Mitoj, nigraj legendoj, mensogoj”, 2007).
  9. Vidu ”Kontraŭ la Eklezio. Mitoj, nigraj legendoj, mensogoj”, 2007, de Michael Hesemann.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [rompita ligilo]] Ĉu Adamo kaj Evo reale ekzistis, Ĉi-tie oni subtenas ke jes, ili ekzistis, kaj tio estas katolika Doktrino.
  • [1]d<mo en Cathppedia, reta katolika enciklopedio.
  • [2]