Polimestoro (latine Polymestor) estas en la greka mitologio reĝo de trakiaj Bistonoj, edzo de Iliono - filino de troja reĝo Priamo.

Tuj post eksplodo de la Troja milito sendis la reĝo Priamo sian plej junan filon Polidoro al reĝo Polimestoro, por ke li protektu fileton kontraŭ militaj suferoj. Polimestoro akceptis lin, sed en momento, kiam la milito finiĝis per falo de Trojo la knabon inside murdis por posedpreni lian havaĵon, precipe la oron.

Edzino de Priamo, reĝino Hekabo falon de Trojo mallonge postvivis, kaj supre nomitan krimon kontraŭ la sendefenda infano kruele venĝis. Ŝi elgratis de la murdisto okulojn kaj nur poste ankaŭ mortigis lin. Pune ŝi estis transformita en hundinon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polyméstor en la ĉeĥa Vikipedio.