Polis Könyvkiadó

Polis Könyvkiadó estas hungarlingva libroeldonejo en Kluĵo, (Rumanio estigita en 1992.

Historio redakti

Komence ĝi estis rumana-hungara entreprenado, sed ĝia hungara kunposedanto, la Ecriture Kft. (Budapeŝto) en 1995 retiriĝis.

Gvidantaro redakti

La respondeca gvidanto estas Gyula Dávid, ĝia librografikistino Helga Unipan. Por certigi la materiajn bazojn la eldonejo okupiĝas ankaŭ pri libroimporto el Hungario. Por vendi la proprajn kaj la importitajn librojn inter 1995 kaj 2000 ĝi funkciigis ankaŭ libroklubon. La komerca gvidanto ĝis 2000 estis András Papp-Zakor.

Ĝia agado redakti

Ĝiaj unuaj libroj aperis okaze de la Ünnepi Könyvnapok (Festaj Librotagoj) en 1993: romanoj de Tibor Bálint, László Bogdán, Gyula Szabó, novelvolumoj de Réka Kisgyörgy, Zsolt Láng, poemvolumoj de István Káli, András Ferenc Kovács, János Szántai, Tímea Tamás, eseoj, respektive studoj de Éva Cs. Gyimesi, Lajos Kántor, György Nagy, Gyöngyi Orbán, Károly Veress, Samu Benkő. En ĝiaj unuaj jaroj ĝi kunlaboris kun la Kriterion Könyvkiadó por eldoni 5 librojn el serio Történelmi Regények (Historiaj Romanoj) kaj 1 libron el Téka-sorozat (Téka-serio) kaj 1 libron el blankaj libroj. Poste ĝi eldonis verkojn de klasikuloj kaj samtempuloj (Mihály Babits, Géza Páskándi, Attila József, Sándor Petőfi, János Pilinszky, Sándor Kányádi, János Székely, Miklós Bánffy. Ĝi aperigis kelkajn poemelektitaĵojn (Jenő Dsida, Domokos Szilágyi, Sándor Reményik) kun ekstra tipografia aspekto kun grafikaĵoj de Ferenc Deák (grafikisto), Ferenc Siklódy kaj Györgyi Simon. Ĝi konatigas ankaŭ la kulturan-artan heredaĵon de Transilvanio kaj kun granda pretendemo eldonas porinfanajn librojn (volumo de Áron Tamási ilustrita de Ferenc Deák (Egyenes Tóbiás), du porinfanaj poemvolumoj de András Ferenc Kovács (Manótánc, Miénk a világ) ilustrita de Helga Unipan [la unua ankaŭ en rumana lingvo en traduko de Gelu Păteanu, András Visky ilustrita de Kati Müller (Elefánk); en 12 libretoj Magyar Mondák (Hungaraj Legendoj) serio ilustritaj de Deák Ferenc, Siklódy Ferenc kaj János Venczel kaj Pitypang Könyvek serio {kaj ĝia rumana varianto en traduko de Laura Soare]). La serio Remekírók Diákkönyvtára (Lernantbiblioteko de Klasikuloj) aperigas la ĉefverkojn de la hungara kaj universala literaturo al mezlernejanoj.

Fontoj redakti