Polito (helene Πολίτης, latine Polites) estis en la helena mitologio filo de la troja reĝo Priamo. En senpera fermo de la konkerado de Trojo, post kiam grekoj ruze en internaĵoj de la troja ĉevalo estiĝis en urbon, estis loĝantoj de la urbo furioze murdataj.

En la reĝa palaco reĝino Hekabo kun siaj filinoj rifuĝis al Zeŭsa altaro kaj petis ankaŭ sian edzon, maljunan reĝon Priamon, ke li restu kun ili. En momento, en la furioza batalo kaj persekutado preterkuris la reĝa filo Polito kaj post li Neoptolemo, filo de Aĥilo, kaj per unu bato Politon trapikis. Priamo kontraŭ li ĵetis lancon, sed maltrafis. Neoptolemo malkompate tranĉis gorĝon de la troja reĝo kaj lian korpon fortrenis al Aĥila tombo. Murdado de la lastaj loĝantoj de konkerita urbo malkompate daŭrigis ĝis la amara fino.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polítés en la ĉeĥa Vikipedio.