Pollando en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La pola teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 210 sportistojn. Ili partoprenis en 24 fakoj. Flagtenanto de la pola teamo estis Maja Włoszczowska kaj Paweł Korzeniowski dum la malferma ceremonio respektive Karolina Naja dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 5 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon. Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021.

Pollando en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Maja Włoszczowska kaj Paweł Korzeniowski (malfermo)
Karolina Naja (fermo)
Sportistoj 210 en 24 fakoj
Medaloj
rango: 17
Oro
4
Arĝento
5
Bronzo
5
Sume
14
vdr

Kunordigis la teamon la Pollanda Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
en la matĉo Pollando kontraŭ Irano de flugpilkado